Die Weihnachtsgeschichte (Distler)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Die Weihnachtsgeschichte (eo: La kristnaskhistorio) estas akapela ĥorverko de la germana komponisto kaj eklezimuzikisto Hugo Distler (1908-1942). Distler finfaris la verkon kun la verknumero 10 por kvarvoĉa ĉambroĥoro kaj kvar soloistoj en la jaro 1933.

La evangelian rakonton (laŭ Lukas kaj Mateo) prezentas la tenoro alterne kun la ceteraj soloistoj kaj la ĥoro. Kiel gvidlinio 6 ĥoral-variacioj de la himnoEs ist ein Ros entsprungen“ trairas la komponaĵon. La kadron formas po unu moteteca enkonduka kaj finala ĥoraĵoj (Pri la tekstoj Das Volk, so im Finstern wandelt, siehet ein Licht kaj Also hat Gott die Welt geliebet, daß er seinen eingeborenen Sohn gab).

Male al la ĥoralpasiono op. 7 ekestinta en la pasintjaro 1932 la Kristnaskhistorio efikas plejparte pastorale serena. Distler mem nomis ĝin „oratorio de ĉambromuzika karaktero“.

La laŭforma strukturo rermontras sur akapelokomponaĵoj de Heinrich Schütz. La esprimiva sonlingvo de Distler tamen utiligas nepretervideble la rimedojn de la 20-a jarcento. Karakterizaj estas kvartovokoj, kvintonisma melodiaro kaj linea, ofte plurmetrikan tonmetaĵon.

La prezentado daŭras proksimume 35 ĝis 40 minutojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Joachim Moser: Die evangelische Kirchenmusik in Deutschland. Carl Merseburger, Berlin und Darmstadt 1954
  • Werner Oehlmann: Reclams Chormusikführer. 2. Auflage. Philipp Reclam jun., Stuttgart 1976, ISBN 3-15-010017-8

Ligoj eksternen[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Die Weihnachtsgeschichte (Distler) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3212906 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)