Die Zeit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
News.svg Die Zeit
Lando Germanio
Lingvo germana
Periodeco semajna
Ĝenro ĝenerala
Eldonkvanto 465 000 ekz.
Fondiĝis en 1946
Eldonejo Verlagsgruppe Holtzbrinck
Eldona urbo Hamburgo
Ĉefredaktoro Giovanni di Lorenzo
Retpaĝo http://www.zeit.de
ISSN

DIE ZEIT ([di cajt], germane = la tempo) estas superregiona germana semajna gazeto, kiu ekestis la 21-an de februaro en 1946. Ekde 1996 ĝi apartenas al la eldonejaro Holtzbrinck.

La sidejo de ZEIT estas Hamburgo ekde la fondo. La celgrupo de ZEIT estas akademiuloj kaj edukata burĝo. La politika sinteno estas liberala. Ĉe akre diskutataj temoj ĝi ofte prezentas la kontraŭajn poziciojn en diskuta formo por ke la leganto povu prijuĝi la aferon mem. Al kelkaj malplaĉas la stilo taksante tion aroga.

Sur la titola paĝo troviĝas la blazono de Bremeno, ĉar la urbo Hamburg ne permesis la uzon de sia blazono.

La ZEIT aperas ĉiun ĵaŭdon. Okaze de festotagoj ĝi aperas pli frue.

La 4an de decembro 2003 aperis tutpaĝa anonco (p. 8) pri Esperanto.