Die alten, bösen Lieder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Die alten, bösen Lieder
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro Heinrich Heine
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1827
vdr
Die alten, bösen Lieder, 1827

„Die alten, bösen Lieder“ (La malnovaj, malbonaj lidoj) estas poemo de Heinrich Heine, kiu temas pri la necesa enterigado de malnovaj malbonaĵoj kaj suferoj. Heine ĉirkaŭskribas la neniigon de malnova doloro per variaj literaturaj bildoj. La teksto starigas la finadon de la sekcio Lyrisches Intermezzo (Lirika intermezo) en la poemkolekto Buch der Lieder de Heine. Ĉi tiu aperis en 1827, ekestis tamen jam en la tempo ekde 1816 ĝis 1826.

Muzikigo fare de Robert Schumann[redakti | redakti fonton]

Robert Schumann muzikigis la poemon de Heine kiel lasta lido de la lidociklo Dichterliebe (op. 48). Ĉi tiu ciklo el 16 lidoj laŭ Heine ekestis en 1840 dum tempo, en kiu Schumann komponis multajn lidojn. Schumann, kiu mem longtempe volis fariĝi verkisto, estis fervora pri la kreiva interŝanĝo de malsamaj artĝenroj. Kiel ega admiranto de Heine li muzikigis multajn el ties lirikaj verkoj. Unualinie por romantisto Schumann gravis la kunfandiĝo kaj unuecigo de poezia arto kaj muzika esprimo. Tiel la muzikigo fare de Schumann pri „Die alten, bösen Lieder” havas decidiĝintan, intensiĝintan karakteron.

Pli posta akceptado[redakti | redakti fonton]

Fatih Akin filmigis la lidon kiel germanan kontribuaĵon al kompilfilmo Eŭropaj vizioj de EU, konsista el 25 fimetoj de Lars von Trier. Kunagantoj estas ekz. FM Einheit kaj Idil Üner. Filmo kaj lido implicas en ĉi tiu kunteksto postulon al EU, „rigardi arton kaj kulturon de malsamaj landoj kiel ilo de repaciĝo“[1].

Georg Kreisler nomis sian memorlibron aperintan en 1989 ĉe Ueberreuter laŭ la kanto de Heine, kio estas komprenenda je ĉi tiu malicema satiristo precipe kiel omaĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-08-10. Alirita 2010-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]