Diego Armando Maradona

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diego Armando MARADONA (naskiĝis la 30-an de oktobro 1960) estas fama argentina futballudisto, konsiderata unu el la plej bonaj en la tuta mondo. Li estas konata kiel el pibe de oro (la ora knabo) aŭ Pelusa (pro lia hararo).

Li naskiĝis proksime de la argentina ĉefurbo Bonaero kaj komencis ludi futbalon profesie kiel 15-jaraĝa en la klubo Argentinos Juniors. En 1980 li transiris al Boca Juniors.

Post unu jaro li komencis sian eŭropan karieron en la hispana FC Barcelona en Barcelono. En 1984 li translokiĝis al Napolo, Italio, kun kies teamo li gajnis du mondajn ĉampionecojn de Italio kaj fariĝis vera loka idolo. En 1992 li ludis en la teamo de Sevilo kaj poste denove en Argentino en la teamoj Newell's Old Boys kaj denove en la Boca Juniors.

Liaj plej memorataj ludoj okazis kun la Argentina nacia teamo de futbalo, ĉefe en la Mondaj Ĉampionadoj de 1982, 1986, 1990 kaj 1994. Liaj du goloj en 1986 kontraŭ Anglio fariĝis festataj en la tuta lando kaj konataj en la mondo; Argentino ricevis la venkan Pokalon en tiu jaro. La unua golo kontraŭ Anglio estis farita de Maradona kun lia mano. Oni ofte parolas pri "la mano de dio" kiam oni parolas pri tiu golo.

Post sia retiriĝo li tre ofte aperas en amaskomunikiloj, ĉefe pro siaj sanproblemoj, plejparte okazigitaj pro lia trouzo de drogoj.

En la Futbala Mondpokalo 2010 li estis la trejnisto de la argentina nacia teamo.