Diego Velázquez de Cuéllar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diego Velázquez de Cuéllar
Domo de Diego Velázquez de Cuéllar en Santiago de Cuba.

Diego Velázquez de Cuéllar (n. en Cuéllar, (Segovio) en 1465 – m. en Santiago de Cuba, Kubo en 1524), hispana konkeranto, kaj unua reganto de la insulo Kubo ekde 1511 ĝis lia morto en la jaro 1524.

Biografo[redakti | redakti fonton]

Diego Velázquez naskiĝis en Cuéllar (Segovio,Hispanio) en 1465, en la sino de unu el la plej gravaj nobelaj familioj de tiu vilaĝo. Kiel bona hidalgo, li eniris en militistan karieron kaj batalis en Napolo kie li estis nomumita Granda Kapitano, tamen lia gloro venis poste.

Li foriris al la Nova Mondo en 1493, en la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo. Li kalkulis je la apogo de la episkopo Rodríguez de Fonseca kaj kunlaboris kun la reganto Nicolás de Ovando (1501–1509) en la paciĝo de la insulo Hispanjolo.

La nova reganto Diego Colón (1509–1515) donis al li la respondecon de la ekspedicio por la konkerado kaj loĝigado en Kubo 1511, unue kiel kapitano kaj iom pli malfrue kiel unua reganto de la insulo. Li ankaŭ ricevis de Diego Colón la titolon Adelantado de la insulo. En 1512 fondis Baracoan, la unua hispana urbo en Kubo.

Velázquez sponsoris la ekspedicion de Francisco Hernández de Córdoba al Yucatán komence de 1517 kaj, sekvajare, tiun de Juan de Grijalva kaj Pedro de Alvarado al la marbordoj de Meksiko. La reveno de Grijalva kun oro kaj novaĵoj pri la superriĉo de la majaa kaj meksika kulturoj, stimuligis la avidon de Velázquez kaj fine de 1518 formis novan entreprenon kun Hernán Cortés por organizi ekspedicion al Kuluo, en kies ekspedicio Velázquez estis la ŝipekipisto kaj Cortés la kapitano generalo, sed baldaŭ ekiĝis malakordoj inter ili.

Post la sekreta foriro de Cortés, Velázquez sendis ekspedicion sub la gvido de Pánfilo de Narváez por haltigi lin, sed Pánfilo malsukcesis pro la venko de Cortés (kiu perfidis al Velázquez) en Zempoalo kaj en la malliberejo de Narváez en 1520.

Velázquez neniam ĉesis sian lukton kontraŭ Cortés, konsiderante lin kiel perfidulo je liaj ordonoj kaj interesoj. Pli malfrue, en 1524, incitis al unu el la leŭtenantoj de Cortés, Cristóbal de Olid, ribeliĝi kontraŭ li en Honduro, afero kiun li atingis sed tio kostis la vivon al Olid.

Diego Velázquez estis edziĝinta kun doña María de Cuéllar, el la sama nobela familio, filino de la librotenisto Cristóbal de Cuéllar. La edziĝo ne multe daŭris ĉar li forpasis unu semajnon post la ceremonio. Velázquez forpasis en la nokto de la 11-a al la 12-a de junio 1524 en sia domego en Santiago de Cuba, kiu ankoraŭ ekzistas.