Diepkloof Rock Shelter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Diepkloof Rock Shelter estas roka kaverno en Okcidenta Kablando, Sudafriko en kiu oni trovis unu el la plej fruaj signoj de la homa uzo, simbolojn en formo de skemoj gravuritaj sur strutaj ovoŝeloj. Tiuj datas je ĉirkaŭ 60,000 jaroj antaŭe. La simbolaj skemoj konsistas el linioj krucitaj laŭ ortoj aŭ oblikvaj anguloj. Oni ripetis la simbolojn.

La trovejo

La kaverno estas proksimume 17 km de la marbordo de la Atlantiko, en duondezerta areo, proksime de Elands Bay, ĉ. 150 km norde de Cape Town. Ĝi troveblas en kvarca sabloŝtono, en tablomonto situante en orienta direkto 100 m super la rivero Verlorenvlei. Ĝi enhavas unu el la "plej kompletaj kaj kontinuaj trovitaĵoj" de la malfrua meza ŝtonepoko en suda Afriko. Ili datas je 130,000 ĝis 45,000 a.K. La kaverno estas proksimume 25 m larĝa kaj 15 m profunda. Esplorado estas bazita sur trovaĵoj malkovritaj en tranĉeo elfosita ene de ĝi, kio estas 16 m larĝa kaj 3,6 m profunda. La trovitaĵoj konsistas el brulitaj kaj nebrulitaj organikaj restaĵoj kaj cindro.

La unuan fosadon efektivigis en 1973 fare de John Parkington kaj Cedric Poggenpoel.

La trovitaĵoj

Oni trovis 270 fragmentojn de strutaj ovoŝeloj, kun engravitaj simboloj. Ili plej ofte grandas maks. 20–30 mm, kelkaj 80 × 40 mm. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la fragmentoj apartenas al 25 ovoŝeloj. La engravuritaj ovoŝelaj fragmentoj estas ligitaj al la periodo Howiesons Poort. Oni supozas, ke la strutovoj estis uzitaj por rezervado de akvo.