Dierezo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

En fonetiko dierezo estas prononco de du apudaj vokaloj kiel du silaboj anstataŭ kiel diftongo. En kelkaj lingvoj ĝi povas esti signata per la diereza supersigno, kiu konsistas el du punktoj vertikale sur la vokalo.

Enhavo

[redakti] Ekzemploj

[redakti] Latindoj (franca, hispana, portugala...)

La franca uzas diarezojn ekzemple en "Noël" (Kristnasko).

En kelkaj lingvoj oni ankaŭ uzas aliajn supersignojn por montri diarezon, ekz-e dekstran kornon en la hispana aŭ portugala (kiel en la portugala vorto saía), sed tio indikas ankaŭ la akcenton, kaj pro tiu influo diarezo okazas nur kiam unu la vokalo havas akcenton (hispana país sed paisaje).

Diarezo simbolo en la hispana okazas ankaŭ ĉe ü ekzemple agüe, sed ĉiuokaze "ue" neniam estus diftongo kaj la simbolo vere nur montras ke la "u" vere prononciĝas anstataŭ simple ekzistas por "malmoligi" la "g"-on kiel en "guerra".

[redakti] Aliaj lingvoj

La diarezo estas iom malofta en la angla, sed ekzemplo estas "naïve" - de la franca.

Oni skribas eble ankaŭ "coöperate", sed tio estas nuntempe tre malofta, kaj oni eble skribus antaŭe "co-operate" aŭ simple "cooperate".

En la kimra, la diarezan simbolon oni metas sur la unua vokalo, ekz-e "copïo", "crëwyd".

En kelkaj lingvoj, la du punktoj estas uzataj por distingi malsamajn literojn, sed ne montras diarezon (germanaj literoj a/ä, o/ö, u/ü, rusaj е/ё).

[redakti] Vidu ankaŭ