Oligoelemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dieta mineralo)

Oligoelementoj estas kemiaj elementoj, kiuj bezonatas en tre malgranda kvanto por la organisma vivnecesa materialŝanĝo-funkcioj. Ili devas esti regule alportataj por la korpo. La ĉiutaga bezono de sana plenkreskulo estas inter kelkcentoj da mikrogramo (el seleno kaj arseno) kaj kelkaj miligramo (el fero kaj jodo).

De tio dividas kelkaj lernolibroj la t.n. polielementojn: kalcion, magnezion, natrion, kloron, sulfuron, fosforon. Ili bezonatas por la korpo en pli granda kvanto (ĝis al kelkcentoj da miligramo je tago).

Ĝenerale rekonataj esencaj (vivnecesaj) oligoelementoj estas:

arseno fero fluoro jodo kobalto kromo kupro molibdeno vanado zinko stano

Tiuj oligoelementoj estas aŭ gravaj komponentoj de enzimoj, vitaminoj kaj hormonoj aŭ ili katalizas aŭ aktivigas koenzimojn en certaj materialŝanĝaj reakcioj.

Oni ne rekonas kiel esencan oligoelementon la sekvajn elementojn, al kiuj oni supozas tamen biologian funk bario bismuto boro litio nikelo hidrargo rubidio silicio stroncio teluro titano volframo

Aliaj elementoj, kiuj biologie esencaj estas (makroelementoj): hidrogeno karbono nitrogeno oksigeno

Konataj karencaj (mankaj) malsanoj estas la kreskaj perturboj kaj la malgravediĝemo. Fermanko kaŭzas ekzemple anemion (manko de la ruĝaj sangoĉeloj (eritrocitoj)) kaj memorperturbojn.

La bazo por subprovizado per oligoelementoj povas esti:

  • pliobliĝanta sekrecio per ŝvitado aŭ laksaj malsanoj
  • malsanoj de materialŝanĝo
  • lokaj cirkonstancoj (ekz. troviĝo en kultivebla grundo)
  • nutraj kutimoj, ekvilibrigita nutrado servas normalkaze por sufiĉa provizo (ekz, jodizita kuireja salo).

Vidu[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]