Dieter Althaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La eksa politikisto en 2008.

Dieter ALTHAUS (naskiĝinta la 29-an de junio 1958 en Heilbad Heiligenstadt) estas iama germana politikisto, nuntempe lobiisto.

Vivo

Post abiturienta ekzameno kaj militservo li studis de 1970-83 ĉe la Pegadogia altlernejo de Erfurto matematikon kaj fizikon. Poste li deĵoris kiel instruisto ĉe la Supera lernejo de Geismar, ekde 1987 pluse en la rolo de viclernejestro.

Dum aŭtuno 1989 li partoprenis la manifestaciojn kontraŭ la reĝimo de GDR kaj iĝis en januaro 1990 lernejkonsilisto por la Distrikto Erfurt. En majo 1990 li fariĝis komisiito pri junularo, lernejo, kulturo kaj sporto de la Distrikto Heiligenstadt.

Post la unuaj elektoj je la landa parlamento de Turingio Althaus iĝis deputito; de 1999 ĝis junio 2003 li estis ankaŭ frakciestro de la kristandemokrata CDU; al tiu partio li aniĝis jam en 1985. De 1991-2001 li estis estrinta la CDU-on de Eichsfeld kaj ekde 1993 li estis anstataŭa frakciestro en la Liberŝtato Turingio.

Ŝatata ĉefministro de Turingio

De 1992-99 li estis ministro pri edukado en la kabineto de Bernhard Vogel, kies oficon de partiestro li transprenis en 2000. En junio 2003 li ekestis ĉefministron de la federacia lando Turingio. Dum la elektoj de 2004 lia partio perdis voĉojn sed tamen sukcesis denove gajni la plejmulton de la voĉoj, sufiĉe por regi sen koaliciano.

La 1-an de januaro 2009 li havis gravegan akcidenton dum skiado en Stirio kaj mortis 41 jaraĝa skikurantino. Li estis kondamnita al monpuno de 33000 eŭroj pro senatenta mortigo. Post la malvenko ĉe la elektoj en la 30-a de aŭgusto 2009 li retiriĝis de ĉiuj politikaj oficoj kaj nova ministroprezidentino iĝis Christine Lieberknecht.

Literaturo

Eksteraj ligiloj


Antaŭe:Ministroprezidanto de TuringioPoste:
Bernhard Vogel20032009Christine Lieberknecht