Dieter Schumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dieter Schumann
La artisto en la rolo de Maks, la menestrelo
La artisto en la rolo de Maks, la menestrelo
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1953 (1953-11-25) (70-jaraĝa)
Okupo
Okupo pianisto
vdr
La artisto dum spektaklo ĉe la erfurta Evangelia Konsilantargimnazio en la 4-a de julio 2014.
Renesanca muzikisto.
Objektoj de la ĉiutaga vivo de 1500, inter ili ankaŭ muzikiloj.

Dieter SCHUMANN (naskiĝinta la 25-an de novembro 1953 en Leisnig) estas germana muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis muzikpedagogion kaj pianon ĉe Liszt-muzikaltlernejo vajmara. De 1979-1992 li estis liberprofesia muzikisto kaj muzikpedagogo en Erfurto same kiel instrukomisiito ĉe la menciita altlernejo.

Pluklerigadon en la kampo de Antikva muziko li ricevis partoprenante ĉi-rilatajn kursojn en Kassel. En 1983 li fondis la ensemblon Erfurter Camerata. Inter 1992 kaj 2019 li deĵoris kiel instruisto ĉe la Evangelia Konsilantargimnazio en Erfurto.

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

La multetalenta artisto prezentas sin diversmaniere kaj en diversaj roloj. Li ludas laŭ malnovaj kutimoj ĉe bankedoj, kiel stratmuzikanto, dum koncertoj kun lernantoj, kun muzikemaj infanoj. Li de longe entuziasmiĝis pri la varieco da mezepokaj instrumentoj kaj distrigis per pli ol dekduo da muzikiloj la aŭskultantaron kaj spektantaron. Samtempe li plenumas la rolon de publika klerigo pri la malnova muziko. Krome li estas la artista estro de la ege sukcesa muzikistaro Erfurter Camerata.

Aparte sukcesaj estis kaj estas la sekvontaj aranĝoj:

  • Lutherschauspiel: Prezento - ankaŭ turnee - de lutera muzikspektaklo en Turingio, lulilo kaj kernolando de la Reformacio, sur historiaj instrumentoj. Elvoko de malfrumezepoka etoso kaj implicite prezento de superrigardo pri la regiona estinteco - muzikrilate kaj ĝenerale.
  • Maks, la menestrelo: Sinprezento de la artisto kiel mezepokulo antaŭ la publiko.
  • Sonabilis: Kune kun la verkisto Bernd Kemter el Gera la homoj en la aŭditorio konatiĝas kun malnovaj literaturaĵoj (ekz: Magiaj formuloj de Merseburg, Epopeo pri Hildebrand, trobadoraĵoj de Walther von der Vogelweide, obstinaj versaĵoj de Ulrich von Hutten, kontraŭmilitaj plendoj de Andreas Gryphius); sed ankaŭ humurplenaj trinkkantoj, drolaj rakontetoj). Krome oni lernas pri la ŝanĝoj en la germana vorttrezoro kaj la prononco de la lingvo.
  • Erfurter Camerata: La orkestro de elstara kvalito klopodas revivigi la ĝojigantan muzikon de la Renesanco. Reprezentante la urbon de Erfurto nacie kaj internacie, la muzikantaro jam estis en Budapeŝto, Mainz, plurfoje ĉe la festivalo "Banchetto Musicale" en la ĝemelurbo Vilno kaj en Kalisz. La nomo referencas al la "Camerata" en Florenco, kies rondo renkontiĝis regule en la domo de grafo Bardi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]