Dietrich Bonhoeffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dietrich Bonhoeffer en aŭgusto 1939[1]
Dietrich Bonhoeffer

Dietrich BONHOEFFER [ˈdiːtrɪç ˈboːnhœfɐ] (nask. la 4-an de februaro 1906 en Breslau, Prusio, Germanio – mort. la 9-an de aprilo 1945 en la koncentrejo Flossenbürg, Bavario, Germanio) estis germana protestanta teologo, diskoniganto de la ekumenisma ideo. Li partoprenis en komploto kontraŭ Hitler, pro kio oni lin enprizonigis kaj ekzekutis. Liaj rememoroj, verkitaj en la prizono estis eldonitaj en 1951 kaj pruvas lian profundan kredon.

Lia patro, Karl Bonhoeffer estis profesoro de la psiĥiatrio kaj neŭrologio en la Humboldt-Universitato en Berlino, la patrino havis 8 infanojn al kiuj ŝi dediĉis sian tutan vivon. Bonhoeffer studis kredosciencon inter 1923 kaj 1927 en Universitatoj de Tübingen kaj Berlino.

Li servis en 1928–29 kiel vicpastro en Barcelono, en germana religi-komunumo. Poste li studis unu jaron en Novjorko. En 1921 Bonhoeffer fariĝis privatdocento en la Berlina Universitato.

Li ĉiam kontraŭstaris la nazian sistemon, precipe pro ties antisemitismo. Li iĝis gvidanta membro de la "Konfesanta Eklezio" (Bekennende Kirche), kiu estis centro de la kontraŭnazia protestanta rezisto en Germanio. Li agadis pli kaj pli kaŝe.

Ĉar liaj parencoj partoprenis en komploto kontraŭ Hitler, la nazioj arestis ankaŭ lin la 5-an de aprilo 1943 en Berlino.

La 19-an de decembro 1944 li sendis el la malliberejo leteron por konsoli sian fianĉinon Maria von Wedemeyer kaj patrinon okaze de jarŝanĝo, kies aldonaĵo - la poemon "Von guten Mächten wunderbar geborgen" - poste famiĝis kiel eklezia kanto:

Sub ŝirm' mirinda de potencoj bonaj
Sub ŝirm' mirinda de potencoj bonaj
l'estonton kun trankvil' atendas ni.
Apudas Di' vespere kaj matene,
kaj ĉiun novan tagon sendas Li.
Se temp' antaŭa plu turmenton donas,
se tag' malbona premas per angor',
la savon donu, kiun Vi proponas,
ho Di', por nia terurita kor'.
Kaj se kalikon donas Vi amaran,
sufero-plenan, pezan ĝis ekstrem',
ni prenas ĝin el Via man' amata
dankeme, fidoplene kaj sen trem'.
Se tamen Vi ankoraŭ donos ĝojon
pri tiu mond' kaj ĝia brila sun',
ni rememoros la iritan vojon;
nur Via estu nia vivo nun.
Ho, ke per Vi ekbrulu la kandeloj
kun milda, varma lum' en sombra mond'!
Nin kunen duku* Vi, laŭ Viaj celoj,
ĉar estas Via lum' al ni respond'.
Dum ĉiu tera bruo iĝas febla,
por ni laŭtiĝu tiu plen-sonor'
el Via vasta mondo nevidebla,
akordoj ravaj de l'eterna ĥor'.
* devenante de duko, tiu kiu mezepoke antaŭen iris la siajn.
(Traduko: Adolf Burkhardt, 1977, 2001 en ADORU n. 490; 5-a strofo: Karl Heinz Schaeffer, 2007 kaj – en Kloster KirchbergAlbrecht Kronenberger, 2007. La germana originalo havas 7 strofojn.)

Sondosieroj de la kanto (eksteraj ligiloj)[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. dato laŭ Dietrich Bonhoeffer: Bilder aus seinem Leben, München: Kaiser 1986 ISBN 3-459-01613-2, p. 181