Dietwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietwil
Blazono de Dietwil
Dietwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Muri
Koordinatoj  47° 9′ 0″ N 8° 23′ 35″ O / 47.15000 °N, 8.39306 °O / 47.15000; 8.39306 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 0″ N 8° 23′ 35″ O / 47.15000 °N, 8.39306 °O / 47.15000; 8.39306 (mapo)
Areo 5,49 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 6042
Komunumkodo 4231
Mapo de Dietwil
vdr

Pri la komunumo

Dietwil estas komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1145 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Dietwil estas la plej suda komunumo de Kantono Argovio. La vilaĝo-kerno situas sur moreno okcidente de la rivero Reuss.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Dietwil limas en nordo al Oberrüti, en oriento al Risch en Kantono Zugo, en sudoriento al Honau en Kantono Lucerno, en sudo al Inwil en Kantono Lucerno, kaj en okcidento al Sins.

Trafiko

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo 25 de Lencburgo al Lucerno. La plej proksima aŭtovojalveturejo troviĝas 2 kilometrojn pli sude en Root al la svisa aŭtovojo A14.

La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio de Zugerland Verkehrsbetriebe.

Historio

La unua dokumenta mencio de Dietwil datiĝas el la jaro 1236 kiel Tuetwile.

En mezepoko la supera jurisdikcio pri Dietwil apartenis al la Habsburgoj, kiuj atribuis ĝin al la voktejo de Meienberg. En la jaro 1415 la voktejo estis konkerita fare de la lucernanoj, kiuj tamen en la jaro 1425 devis koncedi ĝis al la Libera distrikto, kiu estis komuna posedaĵo de la Svisa Ĵurkomunumo.

Komence de la 15-a jarcento la lucerna familio Moos akiris la malaltan jurisdikcion pri Dietwil kaj vendis ĝin en la jaro 1422 al la urbo Lucerno, kiu tiel posedis grandan influon al la liberdistrikta komunumo.

En maro 1798 la francaj trupoj liberigis Argovion de la ĵurkomunuma servuto kaj kreis la Helvetan Respublikon. Dietwil nun dum kvin jaroj apartenis al Kantono Baden. En 1803 Dietwil estis integrita al la distrikto Muri de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj Ligiloj