Diez de Octubre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diez de Octubre
municipo de Kubo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 227 293  (2004) [+]
Loĝdenso 18 524 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 5′ N, 82° 22′ U (mapo)23.088055555556-82.359722222222Koordinatoj: 23° 5′ N, 82° 22′ U (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 12,27 km² (1 227 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Diez de Octubre (Kubo)
Diez de Octubre (Kubo)
DEC
Diez de Octubre
Diez de Octubre
Situo de Diez de Octubre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Diez de Octubre [+]
vdr

Diez de Octubre (en Esperanto ankaŭ Deka de Oktobro) estas unu el la 15 municipoj de la Provinco Havano en Kubo. En la municipo Diez de Octubre vivas sur areo de 12,228 km² proksimume 1 miliono da homoj. Ĝi estas do kun 19'800 loĝantoj/km² la plej dense loĝata kaj laŭ loĝantaro plej granda municipo de Kubo.

Diez de Octubre, vidita tra fenestro de la Hospitalo de Luyanó

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo Diez de Octubre situas sude de la urbo Havano ĉe koordinatoj 23° 05′ 17″ N 82° 21′ 35″ O / 23.08806 °N, 82.35972 °O / 23.08806; 82.35972 (mapo). La municipo limas en nordo al Regla kaj Havano, en oriento al San Miguel del Padrón, en sudo al Arroyo Naranjo, kaj en okcidento al Cerro. La municipo estas preskaŭ 100-elcente urba kaj en ĝi apenaŭ ekzistas agrikulturo. En Diez de Octubre ekzistas multnombraj industriaj entreprenojm, inter kiuj troviĝas tekstilfabrikoj, fervojriparejoj, farmaciaj kaj nutraĵoentreprenoj kaj aliaj.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Al la municipo Diez de Octubre apartenas la kvartaloj Víbora, Santos Suárez, Lawton, Luyanó, Sevillano, Vista Alegre, kaj Tamarindo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo Diez de Octubre estis kreita surbaze de la administra reformo de 1976 el la malnova vilaĝo Jésus del Monte, kiu ĝis tiam estis kvartalo de la urbo Havano. Kiam ekzakte la Jesús del Monte estis fondita, ne estas konata. Oni tamen scias, ke ĝi estis fondita de pioniroj, kiuj alvenis en la 17-a jarcento de la Kanarioj, Hispanio.

Partnera komunumo[redakti | redakti fonton]

Partnerkomunumo de Diez de Octubre estas Cuautitlán Izcalli en Meksiko.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la kvartalo Vibora de la municipo Diez de Octubre situas la ĉefsidejo de Kuba Esperanto-Asocio. Ĝi estas grava kursocentro kaj renkontiĝejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]