Difenbaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Difenbaĥio
Colpfl29.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsidoj Liliopsida
Ordo: Alismataloj Alismatales
Familio: Araceae
Genro: Dieffenbachia
Schott, 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Difenbaĥio estas unu el multaj kulturataj ĉambraj plantoj. Tio estas planto kun grandaj verdaj folioj kolorigitaj per blankaflava pentraĵo, ĝi estas ja proporcie nepretendema, sed abrupte venena.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Difenbaĥio devenas el tropikaj regionoj de Sud-Ameriko, ĝi estas disvastigita precipe en Brazilo, sed ni povas trovi ĝin ankaŭ en PeruoVenezuelo. Ĝi ricevis sian nomon post tio, kiam ĝi estis en la unua triono de la 19-a jarcento alveturigita en Eŭropon. Heinrich Wilhelm Schott, inter 1845 kaj 1865 direktoro de la imperiestraj ĝardenoj de Schönbrunn, nomis la plantojn laŭ sia ĉefĝardenisto Johann Friedrich Dieffenbach[1].

Veneneco[redakti | redakti fonton]

La plej grava konsiderenda fakto, antaŭ ol ni havigos la difenbaĥion hejmen, estas ties veneneco. Tial oni ne rekomendas kulturi ĝin tie, kie libere moviĝas hejmaj bestoj aŭ malgrandaj infanoj.

Kresko[redakti | redakti fonton]

La plantoj el tiu neotropika genro, kiuj kutime ne floras, ĝiskreskas la altecon pli ol duonmetro, escepte ili atingas preskaŭ metran kreskon. Difenbaĥio estas proporcie nepretendema, ĝi ŝatas lumon, sed ne rektan sunon.

Normala aperaĵo estas defalado de la subaj folioj. Tial estas konvene tempo de tempo junigi la kreskaĵon per fortranĉo de tigo 10 centimetroj super la teraĵo en florpoto. Se la folioj defalas tro, poste kulpas tro seka aero, malalta temperaturo aŭ trablovo. Se la randoj de folioj bruniĝas, aldonu verŝaĵon kaj se ili perdas la koloron, forŝovu la kreskaĵon el la rekta lumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen, Basel: Birkhäuser, 1996, ISBN 978-3-7643-2390-5, p. 208.