Diferenca termoanalizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diferenca termoanalizo (logike temperatur-diferenca termoanalizo) estas tekniko de termoanalizo, branĉo de fizika kemio por esplorado de materialoj. Diferenca termoanalizo estas daŭre registri la temperaturdiferencon inter specimeno kaj inerta referenca materialo, kiel funkcio de temperaturo kaj tempo, premo kaj gasa konsisto. Ĝi similas al kalorimetria termoanalizo. Eksoterma reakcio en la specimeno donas pozitivan temperaturdiferencon, dum endoterma reakcio donas negativan temperaturdiferencon. Tial diferenca termoanalizo rezultigas informon pri transformiĝoj kiuj okazas, ekzemple vitraj transformoj, kristaliĝo, fandiĝo, kaj sublimado.[1][2]

Aparato[redakti | redakti fonton]

La aparato konsistas el tenilo por la specimeno, kun termoparoj, elektra forno, temperaturregilo, kaj registrado. La tenilo povas esti ceramikaĵa bloko, aŭ metala bloko, aŭ eta plado aŭ krisoleto, el ekzemple plateno, en kiu la specimeno kuŝas. Unu termoparo registras la temperaturon kaj retrokuplas al la temperaturregilo. Du aliaj termoparoj troviĝas unu en la specimeno kaj unu en la referenca materialo, plejofte Al2O3. Tiuj du estas konektitaj tiel ke ĉiu nuligas la potencon de la alia dum ili troviĝas je la sama temperaturo, sed kiam reakcio okazas, la du temperaturoj fariĝas malsamaj. Voltmetro mezuras la diferencon, kiun ilo registras.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

La rezultanta kurbo povas utili kiel fingropremaĵo por identigi, sed kutime oni uzas la teknikon por fari fazdiagramon, por mezuri varmoŝanĝojn aŭ por malkombiniĝo en diversaj gasoj.

Diferenca termoanalizo utilas en la farmacia industrio[3][4] kaj la manĝaĵa industrio.[5][6][7][8]

Diferenca termoanalizo estas uzata en la cementa kemio,[9] esplorado pri mineraloj[10] kaj en studoj de la naturmedio.[11]

Oni uzis diferencan termoanalizon por taksi la aĝon de ostaj restaĵoj[12] aŭ por studi arkeologajn materialojn.[13][14]

Ankaŭ eblas studi katalizajn reakciojn per diferenca termoanalizo kun aŭ sen samtempa analizo de la eligitaj gasoj.[15]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hanuš Landsperský, Metodoj de termoanalizo, Scienca Revuo, vol 33, n-ro 2, (140) 47-57, 1982
  2. Bhadeshia H.K.D.H. “Thermal analyses techniques. Differential thermal analysis”. University of Cambridge, Material Science and Metallurgy. www.msm.cam.ac.uk/phase-trans/2002/Thermal1.pdf
  3. Ferrer S., Borrás J., Martín Gil J. and Martín Gil F.J. "Thermal studies on sulphonamide derivative complexes”. Thermochim. Acta, 1989, 147, 321 330; 1989, 153, 205 220; 1991, 185, 315 333.
  4. Martín Gil J., Martínez Villa F., Ramos-Sánchez M.C. and Martín-Gil F.J. "Studies on beta lactam antibiotics. differential thermal analysis of cephalosporins". J. Therm. Anal. Cal., 1984, 29, 1351 7.
  5. Berger K.G., Akehurst E.E. “Some applications of differential thermal analysis to oils and fats”. International Journal of Food Science & Technology, 1966, 1, 237–247.
  6. Ramos Sánchez M.C., Rey F.J., Rodríguez M.L., Martín Gil F.J. and Martín Gil J. "DTG and DTA studies on typical sugars". Thermochim. Acta, 1988, 134, 55 60.
  7. F.J. Rey, M.C. Ramos-Sánchez, M.L.Rodríguez, J. Martín-Gil, F.J. Martín-Gil. "DTG and DTA studies on sugar derivatives". Thermochim. Acta, 1988, 134, 67 72.
  8. Rodríguez Méndez M.L., Rey F.J., Martín Gil J. and Martín Gil F.J. "DTG and DTA studies on amino acids". Thermochim. Acta, 1988, 134, 73 78.
  9. Ramachandran V.S. “Applications of differential thermal analysis in cement chemistry”. Chap. V, Chemical Publishing Co., Inc., New York (1969), 92.
  10. Smykatz-Kloss W. “Application of differential thermal analysis in mineralogy”. J. Therm. Anal. Cal., 1982, 23, 15-44.
  11. Smykatz-Kloss W., Heil A, Kaeding L. and Roller E. “Thermal analysis in environmental studies”. In: Thermal analysis in Geosciences. Springer Berlin / Heidelberg, 1991.
  12. Villanueva, PrE, Girela F. y Castellanos M. “The application of differential thermal analysis and thermogravimetric analysis to dating bone remains”. Journal of Forensic Sciences, 1976, 21,
  13. Misiego-Tejeda J.C., Marcos-Contreras G.J., Sarabia Herrero F.J., Martín Gil J. and Martín Gil F.J. "Un horno doméstico de la primera Edad del Hierro de "El Soto de Medinilla" (Valladolid) y su análisis por ATD". BSAA (University of Valladolid) 1993, LIX, 89 111.
  14. Kingery W.D. “A note on the differential thermal analysis of archaeological ceramics”. Archaeometry, 1974, 16, 109–112.
  15. Samtempaj diferenca termoanalizo kaj masspektrometrio por studi katalizajn reakciojn, Donald Evan Rogers, Sciencaj Komunikaĵoj, (n-ro 11) p44-52, 1986.