Diferencismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per la nocio diferencismo oni karakterizas intelektan tendencon, kiu elstarigas la diferencojn inter la homoj. Al la diferencado oni atribuas pliajn signifojn kaj valorideojn. Ofte oni kontrastigas la diferencismon al la universalismo de la homaj rajtoj.

La etna diferencismo estas koncepto teoriumita de la Nova Dekstro kaj de ĝiaj kontraŭuloj (celantaj karakterizi la starpunktojn de tiu respektive la diferencadon). Kiel antitezo de la abstrakta universalismo kontraŭstarigita al diferencoj kaj partikularismoj, ĝi pledas por la agnosko de kultura heredaĵo propra al ĉiu popolo (etno), kiu meritas esti agnoskita kaj konservita de la politikaj institucioj. Ĝi celas fari sistemeca la "rajton je diferenco" kaj la "rajton de popoloj je memdetermino".

La egalisma feminismo uzas la nocion diferencismo malvalorige kiel kontraŭaĵon de la gvidideo de la universalismo de tutmonde validaj homaj rajtoj.

Vd. ankaŭ: etnoplurismo