Digesta sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunikla digesta sistemo
Homa digesta sistemo

Digesta sistemo estas organa sistemo kiuj ebligas digestadon.

En la proceso de la digesto, la nutraĵo diseriĝas en tre malgrandan pecetojn aŭ molekulojn. La digesto okazas en la nutrokanalo. La proceso komenciĝas en la buŝo, kaj finiĝas en la rektumo.

En la buŝo, la dentoj kaj la lango servas por mordi kaj maĉi la nutraĵon. La salivo de la salivaj glandoj kaj la enzimo ptialazo miksiĝas kun la nutraĵo. Kaj la nutraĵo eniras la gorĝon.

Kiam ni englutas, la mola palato premas kontraŭ la dorso de la faringo, fermante la aperturon al la nazo, kaj la laringo leviĝas la epigloton por devigi la nutraĵon en la ezofagon, kaj ne en la trakeon.

En la stomako, la digesta fluido komencas la digeston de la proteinoj de viando, ovoj kaj lakto. La digestaj fluidoj havas hidrokloratan acidon kaj la enzimon pepsinon. Post 2 ĝis 5 horoj, la digesta fluido konvertas la nutraĵon en ĉimon, kaj la ĉimo eniras la duodenon.

La duodeno, la jejuno kaj la ileo formas la maldikan inteston, kiu estas proksimume 6 metrojn longa. La pankreata fluido, la intesta fluido, kaj la galo digestas la ĉimon. La pankreata fluido havas multajn enzimojn. Tripsino, amelazo, kaj lipazo estas enzimoj en la pankreata fluido. Kiam la nutraĵo estas digestita, tre malgrandaj sangaj kaj limfaj angioj en la tegaĵo de la maldika intesto kondukas la nutraĵon al la tuta korpo.

La cekumo kun la apendico, la ascenda, transversa, kaj descenda kojlo (dika intesto), kaj la rektumo formas la dikan inteston. La dika intesto estas 1,5 metron longa. La bakteria agado produktas fekon, kaj la feko forlasas la rektumon kaj la anuson.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara