Dihuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Dihuo (低胡, pinjine: dīhú) estas granda arĉa kordinstrumento de Ĉinio. Ĝi apartenas al familio de huĉjinoj kaj, kiel plimulto de aliaj huĉjinoj, havas du kordojn, prisma sonkesto kaj vertikalan kolon. Antaŭan flankon de sonkesto oni kovras per haŭto de serpento. La unua ideogramo de vorto dihuo (低, dī) signifas malalta, ĉar diversaj variaĵoj de dihuo okupas la plej malaltajn voĉojn en la harmonio de Ĉina orkestro.

Dihuoj estis inventitaj en la 1930-aj jaroj por orkestra uzo kaj havis tri variaĵojn:

  • Ŝjaŭdihuo (小低胡) ankaŭ nomata dahuo (大胡) aŭ ciĝonghuo, agordita ekzakte oktavon sub erhuo. En Ĉina orkestro ĝi ludas rolon de tenoro, dum erhuo estas soprano kaj ĝonghuo aldo.
  • Ĝongdihuo (中低胡), agordita unu oktavon sub ĝonghuo. Ĝi rolas kiel baso.
  • Dadihuo (大低胡), agordita unu oktavon sub ŝjaŭdihuo kaj du oktavojn sub erhuo. Ĝi rolas kiel kontrabaso.

La dihuoj ofte uzatis tra la tuta 20-a jarcento, sed en la fino de ĝi ili perdis popularecon. Tio okazas parte pro tio, ke dihuoj estis pezaj kaj malgraciaj pro iliaj grandegaj sonkestoj. Ankaŭ la tradiciaj huĉjinaj trajtoj kiel arĉaj haroj inter du kordoj kaj kordoj ne tuŝantaj la kolon igas perfingran ludon tre malfacila tasko (kvankam kelkaj muzikistoj tamen sukcesas en tio). Pro tio nuntempe dihuojn uzas plejparte individuaj entuziasmuloj, kaj en orkestroj ilin plejparte anatataŭigis gehuoj kaj dijingehuoj (aŭ simple eŭropaj violonĉeloj kaj kontrabasoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]