Dijon
| Dijon | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Burgonjo (ĉefurbo) | ||
| Departemento | Côte-d'Or (prefektejo) | ||
| Arondismento | Dijon (ĉefurbo) | ||
| Kantono | Ĉefurbo de 8 kantonoj | ||
| Urbestro | S-ro François Rebsamen 2001-2008 |
||
| Poŝtkodo | 21000 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 21231 | ||
| Retpaĝaro | http://www.dijon.fr/ | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 151576 ((2008)) | ||
| Loĝdenso | 3 751 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 19′ N, 5° 3′ O47.3230555555565.0419444444445Koordinatoj: 47° 19′ N, 5° 3′ O | ||
| Alto | De 220 al 410 m | ||
| Areo | 40,41 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Dijon, esperante Diĵono, estas franca urbo kaj komunumo, lokita en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono kaj la prefektejo de la departemento.
Dijon estas la historia centro de la duklando Burgonjo. Ĝi havas proksimume 150 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dijonnais. Sed la tuta kunurbaro havas pli ol 240 000 loĝantojn.
Dijon estas turisma urbo fama konata pri gastronomio. Ankaŭ ĝi entenas ne malmultajn verdajn parkojn. Kun impona tria sektoro, ĉefurbo de la regiono ĝi kultivas tradicion de fortan kulturon rilate al lerneja, universitata, juĝa, hospitala, kaj administra kampoj. Krom tio, Dijon estas multflanka ekonomia regiona centro sed en malkresko kun tradicia agronutraĵa poluso (kasiso el Dijon kaj Kiro, spickuko, ĉokolado Lanvin..) kaj fama farmacia sektoro.
Mustardo el Dijon estas ne plu produktata en la urbo sed mustardo estas ankaŭ produktata en Burgonjo vidu ekzemple la mustardon ĉe Beaune.
Enhavo |
Esperanto-movado[redakti]
Ekzistas Esperanto-Grupo fondita en 1901 [1]. Émile Boirac estis prezidento.
En 1935, la socialista urbestro Robert Jardillier volis lernigi la internacian lingvon (Esperanton) en la lernejoj de la urbo sed la dua mondmilito malebligis la projekton.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 83 voĉdonojn en 2004 (0,24%) kaj nur 44 voĉdonojn en 2009 (0,13 %).