Ruĝa falaropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dikbeka falaropo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa falaropo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Phalaropus 'Phalaropus'
Specio: Ruĝa falaropo 'Phalaropus fulicarius'
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Phalaropus fulicarius - MHNT

La Ruĝa falaropoDikbeka falaropo, larĝbeka falaropo (ankaŭ nomata Griza falaropo en Eŭropo pro ties vintra plumaro), Phalaropus fulicarius, estas eta vadbirdo de la genro Phalaropus kaj la familio de Skolopedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu falaropo reproduktiĝas en la marĉoj kaj ĉemaraj tundroj de arktaj regionoj de Norda Ameriko - nordaj Alasko, Kanado, Groenlando- kaj Eŭrazio, tio estas Islando, arktaj insuloj kaj norda Siberio. Ĝi estas migranta birdo kaj, malkutime por vadbirdo, ĝi migras ĉefe tra maraj vojoj kaj vintras enmare en tropikaj oceanoj, tio estas de Peruo kaj norda Ĉilio en Ameriko kaj ĉirkaŭ Senegalio al Gvineo kaj ĉe Namibio en Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa falaropo estas ĉirkaŭ 21 cm longa kun enverguro de 37 ĝis 40 cm kaj havas retajn fingrojn kaj rektan bekon, kiu estas iomete pli dika ol tiu de la Ruĝkola falaropo. La reproduktanta ino estas ĉefe brik-ruĝa escepte kapo kaj dorso. Tiu estas helbruna kun nigraj grandaj makuloj kiel tiuj de Skolopo, Galinago aŭ tegoloj; ĉe ties suba parto aperas blanka linio kiel bordo. La vizaĝo montriĝas kiel blankega makulo ĝis la kolalto kie komencas la ruĝo, ambaŭ makuloj kuniĝas ĉenuke; ĉe krono, fronto kaj ĉirkaŭ la beko estas nigra larĝa strio. La beko estas flava kaj ĉepinte nigra.

La reproduktanta masklo estas senkolora similaĵo de la ino. Junuloj estas helgrizaj kaj brunaj supre kun palaj subaj partoj kaj malhela makulo ĉirkaŭ okulo. Vintre la plumaro estas ĉefe griza supre kaj blanka sube, sed la nigra okulmakulo plurestas. La beko estas nigra vintre. La kruroj estas flavecaj. Dumfluge la pintakraj flugiloj aperas nigre sube kun blanka centra strio ĉebaze; supre la birdo aperas somere kun ruĝa korpo kaj blankaj vizaĝo kaj flugiloj.

Seksoj[redakti | redakti fonton]

La tipaj birdaj sekso-roloj estas inversigitaj ĉe la tri falaropoj. Inoj estas pli grandaj kaj brilkoloraj ol maskloj. La inoj persekutas la masklojn, konkurencas pro nestaj teritorioj kaj defendos agreseme la nestojn kaj la elektitajn partnerojn ĉar foje demetas duneste. Kiam la ino demetis la brunverdajn ovojn, ŝi komencas sian sudenan migradon forlasinte la masklon kiu kovos dum preskaŭ 3 semajnoj kaj zorgos la idojn. Ŝi demetas tri ĝis ses ovojn en surplanka nesto ĉe akvo. La idoj ĉefe manĝas ili mem kaj kapablas flugi 18 tagojn post eloviĝo.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

Por manĝado la Ruĝa falaropo kutimas naĝi laŭ eta rapida cirklo formante etan akvokirlon. Tiu kutimo, oni supozas, ke helpas manĝado pro suprenigado de manĝeroj el funfo de neprofunda akvo. Tiele la birdo atingos la centron de la kirlo per sia beko plukante etajn insektojnkrustulojn. Ili foje flugas por kapti insektojn dumfluge. En malferma oceano ili troviĝas en zonoj kie kuniĝantaj maraj fluoj produktas kirlojn kie ili troviĝas ofte ĉe grupoj de balenoj. For de la bredsezono, ili ofte vojaĝas laŭ aroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas ofte maltimida kaj alproksimigebla.

La voĉo estas mallonga bik.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La Ruĝa falaropo estas unu el la specioj protektitaj de internacia traktato por Protektado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8
    • Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]