Dikbeka kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikbeka kardelo
Dikbeka kardelo
Dikbeka kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. crassirostris
Spinus crassirostris
(Landbeck, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dikbeka kardelo (Spinus crassirostris, iam Carduelis crassirostris) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Ĉilio kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj altaltitudaj arbustaroj de 3,000 al 4,000 m.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu el la plej grandaj kardeloj, 14 cm longa. La ĝenerala koloro estas simila al tiu de aliaj sudamerikaj kapuĉaj kardeloj, sed tiu estas nekonfuzebla pro sia tre fortika, larĝa kaj dika helgriza beko (pli ol ĉe iuj ajn aliaj kardeloj), kio nomigas la specion kaj laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie crassirostris signifas “de dika beko”. Ĝi estas flavnigra kardelo 14 cm longa. Temas pri specio de seksa duformismo. La masklo havas nigrajn kapon kaj kolon. La dorso estas oliveca. Estas flavaj la subaj partoj kaj la kolumo. Estas nigraj la flugiloj kun tre markata flava flugilstrio; estas nigra ankaŭ la vosto kun flavaj areoj baze. La ino estas iom pli senkolora kaj ne havas nigran kapon.

Ŝajnas simila al la Flavpuga kardelo (Spinus uropygialis) kaj malfacilas diferencigi ilin en naturo. Tamen deproksime la flava koluma strio kaj la granda beko, pli longa kaj larĝa de la Dikbeka kardelo, diferencigas ilin. Tamen nematuruloj diferenceblas nur pro la bekogrando.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas du agnoskataj subspecioj nome:

  • Spinus crassirostris amadoni - sudorienta Peruo
  • Spinus crassirostris crassirostris - suda Bolivio, centra Ĉilio, okcidenta Argentino

Referencoj[redakti | redakti fonton]