Dikbekuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dikbekuloj estas taksono kiu enhavas kelkajn speciojn de semomanĝantaj paserinaj birdoj kun grandaj ĉefe dikaj bekoj. Kvankam ĉiuj apartenas al la superfamilio de Passeroidea, ili ne formas naturan grupon sed pli bone polifiletikan aron de malproksime rilataj kantobirdoj.

Sekve estas listo de specioj de dikbekuloj, aranĝita laŭ grupoj de tre proksime rilataj genroj. Notu, ke tiuj genroj estas pli proksime rilataj al malgrandbekaj birdoj ol al aliaj dikbekuloj. La ununura escepto estas la tri genroj de "tipaj dikbekaj fringoj", kiuj ja formas grupon de proksime vivantaj parencoj kaj povus tiele esti konsiderataj kiel la "veraj" dikbekuloj.

Dikbekaj fringoj

Ino de Vespera kokotraŭsto (Coccothraustes vespertinus) vintre
Pinikolo, Pinicola enucleator
Dikbekulo, nekonata

La fringa familio de Fringedoj enhavas 13 vivantajn speciojn nomatajn "dikbekuloj":

Tipaj dikbekaj fringoj

Dikbekaj piroloj

  • La Pinikolo, Pinicola enucleator, tutholarkta pinarbara specio

Dikbekaj kardeloj

Aliĝoj nekonataj

Du specioj de la genro Serinus estas nomataj "Dikbekaj kanarioj": nome la Abisena dikbekulo (Serinus donaldsoni) kaj la Kenja dikbekulo (Serinus buchanani). La genro Serinus estas iel proksime rilata al la orflugilaj dikbekuloj.

Krome estas du formortintaj membroj de Fringedoj "dikbekuloj": la Bonina dikbekulo (Chaunoproctus ferreorostris), troviĝanta nur en insuloj Ogasaŭaroj, kiu estis lastafoje konstatita en 1832, kaj la Kona dikbekulo (Chloridops kona), membro de la Havajaj nektaruloj, lastafoje konstatita en 1896.

Kardinalaj dikbekuloj

La kardinala familio de Kardinaledoj de Ameriko enhavas la jenajn 17 "dikbekulojn":

Nigrakapa dikbekulo (Pheucticus melanocephalus)

Tipaj kardinalaj dikbekuloj

Maskokardinalaj dikbekuloj

Blukardinalaj dikbekuloj

Eksteraj ligiloj

  • The Burgess Bird Book for Children[1]
  • RoseBreasted Grosbeak [2]
  • All About Birds [3]
  • Birds -Everything About Grosbeaks [4]