Dikinsona falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikinsona falko
Dikinsona turfalko
Dikinsona turfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. dickinsoni
Falco dickinsoni
(Sclater, 1864)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dikinsona falko (Falco dickinsoni) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj. Ĝi estas indiĝena de suda kaj orienta Afriko kaj ties nomo estas omaĝo al John Dickinson, angla fizikisto kaj misiisto kiu kolektis la tipan specimenon. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Blankapuga turfalko. Ties plej proksimaj parencoj estas la Ardezgriza turfalko kaj la Striventra turfalko kaj la tri estis foje lokigitaj en la subgenro Dissodectes.

Aspekto

Ĝi estas iom malgranda, fortika turfalko kun granda, kvadratforma kapo. Ĝi estas 27-30 cm longa kun enverguro de 61-68 cm kaj pezo de 167-246 gramoj. La ino estas ĉirkaŭ 4% pli granda kaj 10-20% pli fortika ol la masklo. La plumaro estas ĉefe malhelgriza en dorso kaj flugiloj kaj ĝenerale griza kun helgriza al blankeca kapo kaj blanka pugo. La vosto estas griza kun mallarĝaj nigraj bendoj kaj larĝa antaŭfina zono. Ankaŭ la subflugiloj estas striecaj. La vaksaĵo kaj piedoj estas flavaj kaj estas nuda flava haŭtaĵo ĉirkaŭokula. La beko estas malhelgriza kaj la okuloj estas brunaj. Junuloj estas grizbrunaj kun striecaj flankoj kaj sen la pli palaj kapo kaj pugo. Ili havas verdecajn vaksaĵojn kaj okulringon.

Ĝi estas kutime silentema sed havas altatonan alarmon kaj kontaktalvokon. Ĉe nesto, milda, miaŭa alvoko allogas junulojn al manĝo.

Habitato kaj teritorio

Ili loĝas en savano kaj malferma arbaro, ĉefe ĉe marĉaj areoj ĉe akvo. Ĝi estas tipe asocia kun palmoj (kiaj specioj de Hyphaene kaj de Borassus) kaj ĝi troviĝas ankaŭ ofte ĉe baobaboj. Ili loĝas ĉe plantejoj de kokosoj en kelkaj areoj.

Ties teritorioj kovras plej parton de Mozambiko, Zimbabvo, Zambio kaj Malavio kun nordorienta Sudafriko (ĉefe en Nacia Parko Kruger), norda Bocvano, nordorienta Namibio, orienta Angolo, suda Demokratia Respubliko Kongo kaj partoj de Tanzanio. Ĝi estas foja vizitanto en Kenjo. La totala teritorio estas ĉirkaŭ 3.4 milionoj de km2. Ĝi estas ĝenerale malabunda sed ĝi estas pli komuna en kelkaj areoj kiaj la insuloj de Zanzibaro kaj Pembo. Perdo de palmoj estas ebla minaco al la specio.

Kutimaro

Ĝi kutime ĉasas el ripozejo kaj nur foje ŝvebas. Grandaj insektoj kiaj akridoj formas la kernon de la dieto. Ili manĝas ankaŭ lacertojn kaj amfibiojn kaj foje birdojn, vespertojn, rodulojn kaj serpentojn. Ĝi estas foje allogita al herbincendioj kie ĝi predas elflugantajn insektojn kaj aliajn predojn.

La reprodukta sezono daŭras el julio al oktobro en Tanzanio kaj el septembro al decembro pli sude. La nesto estas simpla skrapaĵo sen uzita materialo. Ĝi estas situa 2 al 18 m supergrunde en pinto de mortinta palmo aŭ en truo de baobabo. Foje ili uzas malnovan neston de Martelbirdo. La ino demetas 1 al 4 ovojn. Ili estas kremokoloraj kun ruĝecbrunaj markoj kaj estas kovataj de la ino dum almenaŭ 30 tagoj. La elnestiĝo de junuloj okazas proksimume post 33 al 35 tagoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj