Diko (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diko
greka dio • allegorical Greek deity
Informoj
Eble sama JusticulinoAstraia
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Temiso
Gefratoj EŭnomioEjreno
vdr

Laŭ la helena mitologio Diko (el la greka Δίκη, «justeco») estis la personigo de justeco, komprenata kiel morala ordo kaj justa juĝado laŭ la deĉiama kutimo, sociaj normoj kaj tradiciaj reguloj. Laŭ Heziodo ŝiaj gepatroj estis Zeŭso kaj Temiso, do fratinoj ŝiaj estis Eŭnomio (Ordo) kaj Ejreno (Paco)[1]. Tamen, la orfea tradicio igas ŝin filino de Nomo kaj Eŭsebio, kaj kroma versio asertas ke ŝiaj gepatroj estis Astreo kaj Eoso. Ŝi apartenis al la Dua Generacio de la Horoj, diinoj pri la sezonoj unue, gardistinoj de la ĉielaj pordoj, sed ankaŭ protektantinoj de la homaro per leĝoj kaj bonordo[2]. Ŝi tre similis al la dajmonino Dikajosino, kaj ŝia romia ekvivalento estis Justitio.

Justeco (Diko) kaj Dia Venĝo (Nemezo) persekutante Krimon, laŭ Pierre-Paul Prudhon, 1808.

Ŝi estis vaste kultita, ĝis la punkto ke oni asertis ke se iu ne honoras ŝin nepre estas frenezulo aŭ stultulo, ĉar eĉ la krimuloj bezonas kaj respektas justecon, kaj ĉiuj preferas nekompetentan justulon al malvirta profesiulo[3]. Diko kontrolis la homaran agadon, kaj ĉiam kiam iu juĝisto kontraŭis la leĝon, ŝi turnis sin al Zeŭso, al kiu Diko plendis petante punon kaj riparon[4]. Kiel bona protektantino de la administrado de justico inter la homaro (sia patrino Temiso okupiĝis pri tiu dia), ŝi ne povis elteni falsaĵojn kaj mensogojn[5] kaj pro tio ŝi ricevis la kromnomojn helpantino (πάρεδρος) kaj konsilistino (ξύνεδρος) de Zeŭso[6][7][8]. En la mitaj rakontoj ŝi prezidis la justajn agojn, eĉ la venĝemajn. Pro tio Diko estis skulptita, ekzemple, sur la ŝildo de Poliniko en la kampanjo de la Sep kontraŭ Tebo[9], alvokita de roluloj kiel Klitemnestro[10]Elektro[11], aŭ aperas kiel mamnutristino de justaj homoj, ekzemple Dardano[12].

Diko amrilatis al dio Dikastiso, kun kiu ŝi havis tri mirindajn filinojn: Homonejo (Konkordo), Dikajosino (Devo-sento) kaj Areto (Virto). Laŭ kelkaj versioj ŝi estis patrino ankaŭ de Hesikio (Anima trankvileco)[13][14].

Partneroj kaj idaro
Dikastiso Nekonatulo

Evoluo de Diko en belartoj[redakti | redakti fonton]

En la klasikaj tragedioj, Diko aperis kiel diino kiu senindulge punadis ĉiun maljustecon, zorgis pri la administrado de justico kaj enpuŝis en la korojn de maljustuloj la glavon farita de Aiso por ŝi[15]. Per tiu ĉi lasta rolo, ŝi multe rilatis al la Erinioj[16], kvankam ŝia celo ne estis nur puni malobeon al justico, sed ankaŭ premii virtecon[17]. La rolo de Diko kiel personigo de justeco evidentiĝis pli bone en la dramoj de Sofoklo kaj Eŭripido, tial kial ŝia homigado kiel diino pri justeco okazis danke al la filozofia etoso de la klasika Ateno[18].

Diko (malsupre kaj maldekstre), Temiso, Ejreno kaj Eŭnomio sur pentraĵo en la plafono de la Palaco de la Paco, Hago.

Pli lasta retorika arto inspiriĝis sur tiaj abstraktaj konceptoj, evoluigante ilin ĝis la alegorioj, kiuj je la fino de la Antikva epoko iĝis ĉefaj rimedoj por la patristika literaturo. Tiusence, kaj laŭ pli evemera interpretado, Diko naskiĝis kiel mortema estaĵo kiu loĝis inter la homoj. Post konvinki sin pri ke justeco neniam regos la homaron, Zeŭso translokigis ŝin ĉe li, sur la Monto Olimpo.

Simila mito identigis Dikon al Astreo, ankaŭ filino de Zeŭso kaj Temiso, kaj antaŭa diino pri justeco. Laŭ la rakonto de Arato pri la deveno de la konstelacio Virgo, Diko loĝis surtere dum la Ora kaj Arĝenta Epokoj, kiam milito kaj malsano ankoraŭ ne ekzistis, homoj ne scipovis navigi kaj la rikoltoj ĉiam abundis[19]. Sed la homa avido komencis generi krimojn kaj militojn kiuj malsanigis Dikon, do ŝi decidis forlasi ilin kaj ascendi ĉielen, formante novan konstelacion el kie ŝi ankoraŭ rigardas la homan rason kaj malĝoje sopiras pri iama reveno.

Oni prezentis Dikon, sur la kofro de Cipselo, kiel bela diino kiu trenis malbelan Adikion (Maljusteco) per unu mano kaj montras en la alia la vergon per kiu, laŭ Eŭripido, Diko batadas ŝin[20][21]. Ŝi ankaŭ aperis en la templo de Zeŭso en Olimpio, kiel unuiginta koncepto de ĝia skulptaĵaro. La romianoj atribuis al ŝi ilian tradician faskon (hakilo ĉirkaŭita de vergoj), pesilon kaj glavon. Plej modernaj alegoriaj prezentadoj montras ŝin kun torĉo, sceptro, kaj kun okulo sur ŝia mano; ofte ankaŭ kun flugiloj kaj benditaj okuloj, kiuj simbolas ŝian senpartiecon. Aŭlo Gelio priskribas ŝiajn prezentadojn ĉiam kun severa kaj malĝoja mieno, kaj multaj artistoj aldonis stelon (Le Brun), oran kronon (Alciato kaj Rafaelo) kaj eĉ sunon (Gravelot), simbolante dian devenon kaj eksterordinaran gravecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankauŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heziodo. Teogonio, 901.
  2. Pindaro. Olimpia Odo 13, 6.
  3. Esĥilo. Oferverŝantinoj.
  4. Heziodo. Laboroj kaj tagoj, 239 kaj sek.
  5. Orfea Himno 42, 61.
  6. Sofoklo. Edipo en Kolono, 1377.
  7. Plutarko. Vivo de Aleksandro, 52.
  8. Flavio Arriano. Kampanjoj de Aleksandro, 4.9.
  9. Esĥilo. Sep kontraŭ Tebo, 642.
  10. Esĥilo. Agamemno, 1143.
  11. Esĥilo. Oferverŝantinoj, 145.
  12. Nono. Pri Dionizo, 3.155.
  13. Higeno. Fabloj, 183.
  14. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.72.
  15. Esĥilo. Oferverŝantinoj, 639 kaj sek.
  16. Esĥilo. La Eŭmenidoj, 510.
  17. Esĥilo. Agamemno, 773.
  18. Walter Burkert. The special character of Greek anthropomorphism, en Greek Religion 3.4, paĝ. 182-89. Eld. Harvard University Press, 1985.
  19. Arato kaj aliaj. Kalimako, himnoj kaj epigramoj. Eld. William Heinemann, Londono, 1921 [1]
  20. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.18.
  21. Eŭripido. Hipolito, 1172.