Dikson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
50-jara datreveno de la Dikson-setlejo. Soveta poŝtmarko, 1965.

Dikson (ruse Диксон) estas nomo de insulo en la Tajmira dogan-neneca distrikto, en Rusio, situante en la Karska Maro proksime al la riverbuŝo de la Jenisejo. Proksime troviĝas urbosimila setlejo, kiu funkcia kiel haveno kaj hidrometeorologia centro kaj havas loĝantaron de 1.198 (2002).

La Dikson-a distrikto kovras 200,419 km²; ĝia populacio en 2004 estis ĉ. 1.100.

En la 17-a jarcento, la insulo estis konata kiel insulo Dolgij ("longa"), aŭ Kuzkin, post ties pomor-malkovristo. En 1875, la sveda esploristo Adolf Erik Nordenskiöld renomis post la skota-sveda negocisto kaj filantropo Oscar Dickson, unu el apoganto de sian ekspedicion. La nomo estis baldaŭ rusigita per elfaligo de "c". La nomo Dikson estas oficiala ekde 1884.

En 1915, la insulo ofertis lokon por la unua rusa radiostacio en la arkto. La marhaveno estis konstruita en 1935 kaj la du setlejoj kuniĝis en 1957.

Dikson (apud la insulo) estas unu el la plej izolataj homaj setlejoj sur la mondo.

Murmansk, Arĥangelsk, Dikson, Tiksi, Arkta Oceano
La Jenisej-baseno, Bajkalo, kaj al urboj de Dikson, Dudinka, Turuĥansk, Krasnojarsk, Irkutsk
Dikson kaj Dudinka ĉe la Arkta Oceano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]