Diktatoreco de la proletaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diktatoreco de la proletaro estas marksisma ideo, kiu estas la antonimo de alia marksisma ideo, la diktatoreco de la burĝaro, kaj sinonimo de alia marksisma ideo, la socialismo. Oni trovas la esprimon diktatoreco de la proletaro en la Sovet-Unia konstitucio de 1918, sed ne en la tiu de 1936.

En la klasika marksismo la nocio signifas hegemonion de la laboristaro en la politika evoluo, ne diktatorecon en la hodiaŭ kutima kompreno. La celo de la diktatoreco de la proletaro estas certigi la transiron de politika situacio sub regado de la kapitalposedantoj al nova socia ordo sen klasaj privilegioj. La marksistoj argumentas tiel: ĉar la laboristoj estas la subjektoj de la socio, kiuj plej suferas pro la maljusteco de la malnova ordo, ili estas la plej malkontentaj kaj revoluciemaj. Tial la gvidado de la ŝanĝoj estas ilia misio.

Difinoj de Marx kaj Engels[redakti | redakti fonton]

Ni jam supre vidis, ke la unua paŝo en la laborista revolucio estas la leviĝo de la proletaro al reganta klaso, la elbatalo de la demokratio[1], 1847}}

Afero absolute veran, estas ke nia partio kaj la laborista klaso povas venki nur sub demokratia respubliko formo. Tiu lasta estas eĉ la specifa formo de la diktatoreco de la proletaro, kiel jam montris la grandan Francan revolucion.[2], 1891}}

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]