Diktaturo de la koloneloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La militista reĝimo en Grekio 1967–1974, aŭ la diktaturo de la koloneloj, greke Το καθεστώς των Συνταγματαρχών, To kathestos ton Syntagmatarhon, aŭ Η Χούντα, I HuntaΗ Επταετία, I Eptaetia, "La Sep Jaroj" estas diversaj nomoj por serio de militistaj reĝimoj kiuj diktature regis Grekion ekde 1967 ĝis 1974.

La militista regado komenciĝis per puĉo matene la 21-an de aprilo 1967 sub gvido de grupo da koloneloj de la greka armeo. Ĝi finiĝis en julio 1974 post malsukcesa puĉ-provo kontraŭ prezidanto kaj ĉefepiskopo Makarios de Kipro kaj la sekva invado kaj okupacio fare de Turkio kontraŭ la norda parto de la insulo.

La greka reĝo Konstantino la 2-a komence subtenis la puĉistojn. Tamen en decembro 1967 li provis akiri pli grandan povon por si mem per kontraŭ-puĉo. Lia kontraŭpuĉo malsukcesis, kaj la reĝo kun sia familio forlasis la landon. Ĝis la fino de la militista diktaturo li restis en ekzilo. Formale li plu estis la ŝtatestro de Grekio, sed la faktaj regantoj instalis propran "vic-reĝon" kiel agantan ŝtatestron, ĝis kiam ili aboliciis monarĥion en 1974 kaj instalis ŝtatprezidanton.

La puĉistoj nomis sian agadon "revolucio por savi Grekion" kontraŭ la "komunista minaco". Malgraŭ la diktatureco de la reĝimo kaj la klaraj rompoj kontraŭ homaj rajtoj, la aliaj NATO-landoj ne faris fortajn klopodojn por restarigi legitiman, demokratian registaron.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj



Ŝablono:Link GA