Dima Bilan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dima Bilan
en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008
Bazaj informoj
Naskonomo Viktor Nikolajeviĉ Belan
Naskiĝo 24-an de decembro 1981 (1981-12-24) (42-jaraĝa)
en Ustj-Dĵeguta
Ĝenroj pop-muzikoritmenblusosinteza popularmuziko
Profesio soloa kantisto
Instrumentoj voĉo, akordiono, piano
Aktivaj jaroj 2003 ĝis nun
Retejo www.bilandima.ru
Persona informo
Naskonomo Виктор Николаевич Белан
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Rusa Akademio de Teatraj Artoj • Gnessin Russian Academy of Music
Subskribo Dima Bilan
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokomponisto • poeto • modeloaktoro
TTT
Retejo https://bilandima.ru/
vdr

Dima Bilan, ruse Дима Билан, naskonomo Viktor Nikolajeviĉ Bjelan, ruse Виктор Николаевич Белан (naskiĝis la  24-an de decembro 1981(nun 1981-12-24) en Ustj-Dĵeguta, respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio, Rusia Federacio, do nun 42-jara) estas rusa popmuzika kantisto.

La artisto reprezentis Rusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2006 en Ateno, kie li atingis la 3-an pozicion kaj vaste konatiĝis ekster sia hejmlando, kaj duafoje reprezentis Rusion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2008 en Beogrado, kie li furore atingis la venkan, 1-an pozicion. En la rusia antaŭkonkurso de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 li plian fojon kandidatis kaj je granda surprizo de la naciaj amaskomunikiloj malvenkis kontraŭ ok maljunulinoj el Udmurtio, la grupo Buranovskije Babuŝki, do "avinetoj el vilaĝo Buranovo", kiuj per kanto profesiece miksita el elementoj folkloraj kaj popmuzikaj ne nur venkis la rusian antaŭkonkurson, sed ankaŭ en la internacia konkurso en Bakuo furoris kaj fine atingis la 2-an pozicion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam Dima Bilan estis unujara, li kaj la aliaj tri familianoj translokiĝis al lia avino en la urbo Nabereĵnije Ĉelni de Tatarstano, kie li vivis ĝis la sesa vivjaro. Poste lia kun sia familio translokiĝis al la urbo Majskij en Kabardio-Balkario, kie li finis la mezlernejajn jarojn. Jam en infana aĝo li estis solisto de la lerneja koruso kaj partoprenis an multaj kantokonkursoj. Lia unua instruistino pri kantado estis Ludmila Ibragimovna Saŝina (Людмила Ибрагимовна Сашина). Post la abituro li studis en la renoma muzika akademio Gnesin en Moskvo.

Inter la jaroj 2005 kaj 2010 li ses fojojn sinsekve ricevis la premion "plej bona rusia artisto" de la muzikaj premiaroj de la televidaj kanaloj MTV Eŭropo kaj MTV Rusio. Post la sukcesa partopreno en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2006 sekvis honorigoj de la Monda Muzika Premiaro, angle nomata World Music Awards, kaj pliaj premioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]