Dimitri Mereĵkovski
El Vikipedio
| Dimitri Sergejeviĉ Mereĵkovski | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Dimitri Sergejeviĉ Mereĵkovski | |
| Dato de naskiĝo | 1866 | |
| Loko de naskiĝo | Sankt-Peterburgo | |
| Dato de morto | 9-a de decembro 1941 | |
| Loko de morto | Parizo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 75 | |
Dimitri Sergejeviĉ Mereĵkovski (ruse Дмитрий Сергеевич Мережковский) (naskiĝis en 1866 en Sankt-Peterburgo, mortis la 9-an de decembro 1941 en Parizo) estis rusa verkisto kaj literaturkritikisto.
Li troviĝas inter la plej legataj kaj la plej famaj verkistoj de la komencanta 20-a jarcento.
Amiko de Nikolao Berdjaev (ruse Н. А. Бердяев), proksima al la socialistoj revoluciaj, li esperis rekunigi Jesuon kaj la revolucion kaj igi la religion animo de la revolucio.
Lia trilogio Kristo kaj Antikristo (1905) glorigis lin tutmonde. Fuĝinte for de la bolŝevisma Teroro, li instaliĝis en Parizo dum 1921 kaj tie restis ĝis la fino de sia vivo.
Lian edzinon Zinajda Hippius (ruse Зинаи́да Никола́евна Ги́ппиус), kiu samopiniis kiel li, kromnomis Leo Tolstoj "la Sorĉistino". Kiel sia edzo, ŝi favore akceptis la defalon de la imperiestra reĝimo antaŭ ol abomeni la bolŝevistojn, kion atestas ŝia aparta Taglibro sub la Teroro.
[redakti] Verkaro
Dimitri Mereĵkovski estas precipe fama danke al sia historiaj romanoj. Jenas nekompleta listo da ili.
- La Naskiĝo de la Dioj - Tutanĥamono en Kreto
- Eta Terezo
- Kristo venanta
- Atlantido-Eŭropo, la mistero de l'Okcidento

