Dimitrios Ioanidis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dimitrios IOANIDIS (greke Δημήτριος Ιωαννίδης, ankaŭ latinliterigita Ioannidis kaj Ioannides; naskiĝis la 13-an de marto 1923 en Ateno; mortis la 16-an de aŭgusto 2010 samloke[1]) estis oficiro de la grekia armeo kaj membro de la armea junto, kiu regis Grekion inter la jaroj 1967 kaj 1974.

Vivo

Post eduko en la armea akademio de Grekio, kiun li finis en 1943, li iĝis oficiro en la grekia armeo, kun kiu li flanke de la konservativistoj partoprenis en la interna milito de Grekio. Inter la jaroj 1945 kaj 1949 li membris en la nacia gvardio, en la tiel nomata "Rimini-brigado" kaj en specialaj armeaj unuoj, kiuj servis en armea malliberejo sur la insulo Makronisos, kie precipe enkarceriĝis grekiaj komunistoj. Inter la jaroj 1950 kaj 1959 li servis en diversaj armeaj unuoj kaj kompletigis sian oficiran edukon.

La 21-an de aprilo 1967 li partoprenis en armea puĉo, kiu kreis armean diktatoran reĝimon en Grekio. Dum la sekvaj jaroj li tamen politike restis en la fono kaj lasis la gvidan pozicion de la diktatora reĝimo al Georgios Papadopulos. Dimitrios Ioanidis estis ĉefo de la armea polico ESA, kiu sub lia gvidado iĝis institucio timata ankaŭ de la nearmea civitanaro.

Post studenta ribelo en novembro 1973 li gvidis puĉon, demisiigis la prezidanton Georgios Papadopulos kaj prezidentigis sian amikon Faedon Gizikis. La 15-an de julio 1974 li organizis puĉon de la kipra nacia gvardio cele al forigo de la registaro de la greka ĉefepiskopo Makarios la 3-a. Tiu puĉo fortigis la konflikton inter kipraj grekoj kaj turkoj kaj provokis invadon de la turka armeo malmultajn tagojn pli poste, kio siaflanke gvidis al kolapso de la grekia armea junto kaj al transiro de la lando al demokrata reĝimo.

Li estis enkarcerigita kaj pro ŝtata perfido kondamniĝis je morto. Pli poste la verdikto tamen transformiĝis al kondamno je dumviva malliberiĝo. Ĝis sia morto li pluvivis en la malliberejo de Koridalos proksime de Ateno.

Notoj

  1. artikolo en la aŭstria gazeto "Der Standard" la 16-an de aŭgusto 2010: "Sicherheitschef der Militärdiktatur gestorben" ("mortis sekurecestro de armea diktatoreca reĝimo")