Dina Rodrigues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dina Rodrigues
Naskiĝo 12-an de januaro 1981 (1981-01-12) (43-jaraĝa)
en Reĝlando Portugalio
Ĝenroj fado, popmuziko, latina muziko
Profesio kantistino
Retejo www.dinarodrigues.be
vdr

Dina Rodrigues (Nazaré, 12-an de januaro 1981) estas portugala kantistino kiu jam pli ol dek jaroj loĝas en Belgio.

Jam en la junaĝo ŝi estis tre pasiigita pro muziko. Ŝi studis popularan kantadon kaj pro tio ŝi aliĝis al la grupo "Hoje Canto Eu" kio signifas "Hodiaŭ kantas mi". Kun tiu grupo ŝi laboris por radio Benedita kaj tiel multe spertiĝis. En 2001 ŝi transloĝiĝis al Belgio. Tie ŝi decidis registriĝi je la popakademio por staĝi kantlecionoj, arta sentesprimo kaj danco. En februaro 2006 ŝi faris aŭdicion ĉe RCP MusicProductions el Roeselare, ne sen sukceso ĉar oni kontraktis ŝin. Nuntempe oni laboregas je repertuaro de portugala fadomuziko kaj la registrado de la unua KD jam komenciĝis.

Je la 20-a de oktobro 2006 ŝi estis invitita por la 14-a festparado de radio Central FM en Fatima. Ŝi estis unu el la kandidatoj kaj gajnis la premion "plejbona novulo de la jaro 2006". La spektaklo vidiĝis je la nacia televido de Portugalio.

Ŝia unua unuopa disko, Uma Casa Portuguesa (Portugala domo), la kanto per kiu Amalia Rodrigues mondfamiĝis, eldoniĝis je la 21-a de novembro 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]