Dinamo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dinamo estas ĉiu maŝino de rotacia indukto, kiu aliformigas meĥanikan energion al elektra.

Dinamoj estas ventoturbinoj, turbinoj de la akvoenergia centralo, vaporturbinoj aŭ intern-brulaj generatoroj.

Ĝi funkcias simile al la elektromotoro laŭ la Amper-leĝo kaj Faraday-leĝo, sed en la elektromotoro ĉio okazas male, elektra energio transformiĝas en meĥanikan energion.

La dinamoj produktas plej ofte alternan kurenton, kiu ŝanĝas la polecon laŭ difinita frekvenco (po 50-60 cikloj je sekundo). Oni ligas multajn dinamojn al la elektra reto, sed tiuj devas funkcii per la sama frekvenco. Tiuj maŝinoj estas la t.n. sinkrongeneratoroj kaj alternatoroj.

La malkovro de la elektromotoro kaj dinamo estas ligita al Ányos Jedlik, hungara universitata instruisto, kiu ne plupensis pri ties praktika uzado.

La unuan praktike uzatan dinamon konstruis la franca malkovristo kaj inĝeniero Zénobe-Théophile Gramme fine de la 1860-aj jaroj. Tiu estis la t.n. Gramme-dinamo.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj