Dinamo Minsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinamo Minsko
futbala klubo
Kluba nomo  ФК Дынама Мiнск
Fondita  la  18-an de junio 1927(nun 1927-06-18)
Stadiono  principe stadiono Dinamo (Стадыён Дынама), ekde decembro 2012 pro trakonstruo de ĝi anstataŭe la stadiono Traktar (Трактар, antaŭe nomita beloruse Стадыён Чырвоны Сьця, ruse Стадион ДСО «Красное знамя», do stadiono DSO "Ruĝa Flago")
Kapacito  16 500
Prezidanto  Jurij Ĉiĵ (beloruse Юрый Чыж, ruse Юрий Чиж)
Trejnisto  Uladzimir Ĵuravel (beloruse Уладзімір Журавель; ruse Владимир Журавель)
Ligo  Belorusia Unua Ligo
2013-14  3-a
Hejme
Ekstere
vdr

Dinamo Minskobeloruse ФК Дынама Мiнск, ruse ФК Динамо Минск - estas profesia futbalklubo de Belorusio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la urbo Minsko. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига) de Sovetunio. Inter alie en 1982 ĝi ĉampionis en tiu ligo. Klubaj koloroj estas hela bluo kaj blanko. La nomo de la klubo plurfoje ŝanĝiĝis: En 1927 la klubo fondiĝis kiel Dinamo Minsk, en 1954 refondiĝis kiel Spartak Minsk, en 1959 alinomiĝis Belarus Minsk kaj ekde la jaro 1962 denove nomiĝas Dinamo Minsk. Ludejo de la klubo principe estas la samnoma stadiono Dinamo (Стадыён Дынама) en Minsko, la plej granda de la lando, tamen momente ekde decembro 2012 pro trakonstruo de ĝi anstataŭe la stadiono Traktar (Трактар, antaŭe nomita beloruse Стадыён Чырвоны Сьця, ruse Стадион ДСО «Красное знамя», do stadiono DSO "Ruĝa Flago"), la dua plej granda stadiono de la lando, same en Minsko.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo ruse kaj angle