Dinan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dinan

Dinan1.jpg

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francujo
Regiono Bretonujo
Departemento Côtes d'Armor
(subprefektejo)
Kantono ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro René Benoit (2008-2014)
Ĝemelurboj Dinant (Belgujo)
Exmouth (Britujo)
Kebekio (Kanado)
Lugo (Hispanujo)
Poŝtkodo 22100
Kodo laŭ INSEE 22050
Demografio
Loĝantaro 11 087 2007
Loĝdenso 2786 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°27′23″N 2°02′56″U  /  48.45639°N, 2.04889°U / 48.45639; -2.04889 (Dinan)Koordinatoj: 48°27′23″N 2°02′56″U  /  48.45639°N, 2.04889°U / 48.45639; -2.04889 (Dinan)
Alto 7m - 92m
Areo 3,98 km²
Horzono GMT+1h (+2h somere)
v  d  r
Information icon.svg

Dinano (france kaj bretone: Dinan) estas urbo de Francujo kaj subprefektejo de la departemento Côtes-d'Armor, en la regiono Bretonujo. Ĝi estas mezepoka urbeto, el kiu tempo datiĝas ne nur la famaj remparoj kaj kastelo, sed ankaŭ tipaj trabfakaj domoj kaj pavumitaj stratoj en la centro kaj al la haveno. Ĝi estas konate turisme pro la festo de la remparoj, kiu ekde 1983 revivigas dum somera semajnfino la urban centron en mezepoka stilo. La festo okazas nuntempe ĉiun duan jaron sub aparta temo (en 2010 la temo estas mezepokaj timoj).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Dinan devenas de Din An (monteto de Ana). Din signifis monteton en la kelta lingvo kaj la urbo ja staras 80 metrojn super la marnivelo. Dinan estis elektita kiel strategia loko: pro ĝia alteco super rivero. Ana estis honorita kiel diino en la kelta religio. Ŝprucas la anktiva fonto Ana sub la fondo de la preĝejo sankta Savinto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la viadukto kaj la rivero Rance rigardata de la angla ĝardeno

Dinan situas en aparta geografia loko. Kontraŭe al vala situo, kiel ekzemple tiu de Morlaix, la plej granda parto de la urbo troviĝas sur la monteto kaj superrigardas la riveron Rance. La parto de la urbo laŭ la rivero nomiĝas la haveno de Dinan kaj estas ligita al la surmonteta urbocentro de la kruta strateto Jerzual kaj ties sekvo ekster la remparoj strato de Petit Fort (malgranda fortikaĵo).

Dum multaj jaroj la ponto super la rivero Rance en Dinan estis la plej norda punkto, kiu ebligis transiri la riveron, antaŭ la konstruo de la tajdobaraĵo inter Saint-Malo kaj Dinard en la 1960-aj jaroj.

Per la finkonstruo en 1832 de la kanalo Ille-kaj-Rance estis kreita navigebla ligo al la bretona ĉefurbo Rennes.

Dinan estas vizitinda loko al multaj turistoj kaj etendiĝas al trans la muregoj ĝis la komunumoj de Léhon, Quévert, Taden kaj Lanvallay.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monteto de Dinan, sur la tapiŝo de Bayeux

Frua mezepoko[redakti | redakti fonton]

La historio de Dinan estas konata ekde la 11-a jarcento, kvankam la loko sendube estis okupata ekde la antikvo. Tiutempe Dinan estis vilaĝo, en kiu troviĝis monaĥinejo benediktana.

Konstruado de la fortikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la fragmentoj de la tapiŝo de Bayeux elvokas la detruon de la ligna palisaro sur termonteto fare de Vilhelmo la Konkerinto. Temas ĉi tie pri grava bildigo de tia mezepoka kastelo, kiu pro la konstruado el ligno ne konserviĝis.

En la 12-a jarcento, araba geografo menciis Dinan en siaj verkoj, indikante ĝian prosperon kaj la ĉeeston de ĉirkaŭa ŝtonmurego. Ĉi tiu fortikaĵo estis firmigata ĝis la 15-a jarcento.

Organizita ĉirkaŭ la paroĥoj Saint-Malo (sankta Malo) kaj Saint-Sauveur (sankta Savinto), Dinan estis aĉetita en 1283 de la duko de Bretonujo Johano la Rufulo. Tiutempe la urbo ricevis sian muregon, la remparojn tiajn, kiaj ili estas nuntempe. La turoj de Asignita, Vaucouleurs, Sankta Julien, Beaufort, la Connétable, Coëtquen, Penthièvre, Longa kaj Sankta Katarina troviĝis ĉirkaŭ la malnova urbo.

Tiu ĉirkaŭa vojo estas ankoraŭ sendifekta laŭ 2.600 metroj. Ekzistas ankoraŭ la pordegoj de Jerzual, Saint-Malo, Brest, kaj Saint-Louis. En 1357, dum la sukceda milito pri la dukujo de Bretonujo, Bertrand du Guesclin defendis sukcese la urbon sieĝatan de la anglaj trupoj. Li alfrontis kaj venkis Tomason de Canterbury en eksterordinara batalo. En 1364, post kelkaj malsukcesaj provoj, la duko Johano la 4-a sukcesis preni denove la regon de la urbo kaj tiam konstruigis la turegon de la dukino Ana. Kiel ĉiuj aliaj bretonaj urboj, Dinan estis definitive aligita al la regno de Francujo fine de la 15-a jarcento.

Bertrand Du Guesclin[redakti | redakti fonton]

Bertrand du Guesclin naskiĝis en Broons, je 20 km de Dinan, en 1320. Li fariĝis konestablo de Francujo, tio estas ĉefo de la armeoj en 1370, kaj konservis tiun postenon ĝis sia morto en 1380. Dum la centjara milito, li batalis kontraŭ la angloj kaj samtempe kontraŭ la partizanoj de Johano de Montfort en la bretona sukceda milito.

En Februaro 1357, la angloj estrita de la duko de Lankastero sieĝis la urbon Dinan. Du Guesclin kaj lia frato Olivero defendis la urbon, sed malfaciligis la taskon la fakto ke ili nombris multe malpli da viroj ol la angloj. Pro malsato de la loĝantoj, Thibaut de Rochefort, la kapitano de la urbo negocis militpaŭzon. Li promesis kapitulaci, se la francaj armeoj ne alvenos sufiĉe frue. Iun tagon dum tiu paŭzo, Olivero eliris el la urbo. Li ne portis armilojn, sed tamen estis arestita de Tomaso de Canterbury, kiu postulis elaĉetan monon kontraŭ lia liberigo. Anstataŭ pagi la postulitan monon Du Guesclin defiis lin kaj ili duelis. La duelo okazis, sur la Place du Champ (placo de la kampo), kie ĉiusemajne okazis la bazaro.

Memoru la parolojn de Du Guesclin al Canterbury: "Antaŭ ol noktiĝos, vi konfesos vian kulpon antaŭ ĉiuj ĉi senjoroj aŭ pro honto mortos mi!"[1]

La duko de Lankastro ĉeestis la duelon. Tomaso de Canterbury malvenkis, sed pro peto de la duko de Lankastero, Du Guesclin ne mortigis lin. Canterbury devis pagi grandan sumon kaj aldone li ne plu rajtis militi.

Tiphaine de Raguenel antaŭvidis la venkon de Bertrand du Guesclin, ĉar laŭdire ŝi scipovis legi la estontecon en la steloj. Ŝi edziniĝis al Bertrand. Kvankam ŝia kastelo staris apud Dinan, ŝi loĝis foje sur la Monto Sankta Mikaelo, kie ŝi observadis la stelojn.

Post la 15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj aliaj bretonaj urboj, Dinan iĝis definitive parto de Francujo fine de la 15-a jarcento. La urbo plue kreskas pro metiistoj loĝantaj en la urbo kaj komerco faciligita pro la situo ĉe la rivero Rance. Dinan ĝuis la efektivan kontrolon de la rivero, kiu ebligis la transporton de varoj ĝis Saint-Malo. En la jaro 1598 Dinan subtenis la novan reĝon de Francujo, Henriko la 4-a, kontaŭ la dukon de Mercoeur. Ekde tiam la fortikaĵoj perdis sian signifon kaj ne plu estis riparitaj.

En la 17-a jarcento fondiĝis novaj religiaj monaĥejoj: aldoniĝis al la franciskanoj kaj jakobinoj, kapucinoj, ursulinoj, benediktanoj, dominikanoj kaj klarisoj.

En la 18-a jarcento floris la komerco pro la ĉeesto de multaj teksistoj, kiuj fabrikis ĉefe ŝipveloj, kiuj estis senditaj perŝipe al Saint-Malo.

Evoluanta burĝaro decidis kontraŭbatali la mankantan higienon, kiu regis tiam en la urbo.

En la 19-a jarcento la haveno perdis pli kaj pli sian gravan rolon pro la konstruo de la viadukto en 1852 kaj de fervoja stacio en 1879. Konstruiĝas multaj grandaj kaj belaj domoj en la urbo, kiu transformiĝas iom post iom al somera loĝloko, ŝatata ĉefe de angloj.

En la 20-a jarcento la urbocentro de Dinan suferis incendion en 1907 kaj estis bombita aŭguste de la jaro 1944. La kultura heredaĵo de la urbo estas renovigita ĝis en la nuna tempo. Trabfakaj domoj staras ankoraŭ nuntempe ĉirkaŭ la placo de Cordeliers, laŭ la strato de la horloĝo kaj aliaj pavumitaj stratoj en la urbocentro. La preĝejoj Saint-Sauveur kaj Saint-Malo situas en la centro de la du iamaj paroĥoj de la urbo.

Stratoj kaj placoj[redakti | redakti fonton]

La strato de Jerzual[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la strato de Jerzual tra la pordego

La strato de Jerzual (prononcu: ĵerzual') estis la enirvojo de la urbo en la mezepoko. La nomo Jerzual devenas de rivereto, kiu fluis meze de la strato.

De la rivero aŭ la kamparo alvenis la komercistoj. La ĉaroj estis plenaj de ledaĵoj, tolaĵoj, lignaĵoj, cerealoj. Ili devis pagi impostojn antaŭ ol supreniri laŭ la kruta deklivo. Aliaj ĉaroj estis ŝarĝitaj de salo, moruo, teo, cidro, spicoj kaj porcelano.

La pordo de Jerzual estas ogiva unuflanke kaj volbokurba aliflanke. Rimarkindas la konzoloj kaj la ĵettruoj, la iama loko de la levponto. En la muzeo de Luvro, en Parizo, videblas pentraĵo de Jean-Baptiste Corot pri tiu pordo.

Situis en tiu strato interalie la renesancstila domo de la guberniestro. La guberniestro estis la ŝtata oficisto, administranto de la urbo.

Granda trabfaka domo de la 17-a jarcento situas en la suba parto de la strato. En la supra etaĝo, oni sekigis ledon en la mezepoko. Multe da tanistoj loĝis en tiu strato. Ili lavis la felojn en la akvo de la rivero Rance. Oni fermis aŭ malfermis la klapojn de la ŝutroj depende de la direkto de la vento por faciligi la sekiĝon.

La placo Bertrand du Guesclin[redakti | redakti fonton]

Sur tiu placo, kie okazas ĉiusemajne ĵaŭde bazaro, staras statuo de Bertrand du Guesclin (1320-1380), fama militisto kaj konestablo de Francujo. Ĝi memorigas la agadon de tiu viro, kiu kvankam malbela estis eksterordinara militistoj kaj influis la historion de Dinan (vidu supre).

La statuo estas verko de la franca skulptisto Fremiet. Ĉe tiaj statuoj la pozicio de la piedoj de la ĉevalo indikas kiel mortis la rajdanto. Ĉi tie leviĝas unu el la antaŭaj kruroj de la ĉevalo de Du Guesclin, kio signifas, ke li mortis nek pro natura morto (tiam la kvar piedoj tuŝus la grundon), nek batalante (tiam nur la du lastaj piedoj tuŝus la grundon). Fakte Du Guesclin mortis pro subita malsano en Aŭvernjo.


Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La remparoj[redakti | redakti fonton]

La murego de Dinan, nomata kutime les remparts (la remparoj) estas eble la plej konata konstruaĵo de la mezepoka urbeto. Oni nombras nuntempe 15 turojn kaj 4 pordojn, kiuj estas parto de la remparoj.

En la nokto de la 6-a al la 7-a de junio 2007 forfalis parto de la murego sur la malsupran aŭtovojon. Feliĉe tiu falo kaŭzis nenian akcidenton. Ĝis konstrulaboroj sekurigis la muregon, la vojo estis malpermesita al trafiko.

La kastelo[redakti | redakti fonton]

Tri fortikaj masonaĵoj kune formas la kastelon de Dinan: la ĉefturo, la pordego de la giĉeto kaj la turo de Coëtquen. Ilia konstruado ne datiĝas de la sama periodo. La plej malnova estas la pordego.

La ĉefturo[redakti | redakti fonton]

Ĉefturo de Dinan

La tiel nomata ĉefturo estis konstruita post 1365, tio estas post la fino de la sukceda milito. En Dinan, neniu amis Johanon de Montfort, oni preferis al li la dukon de Blois, Karlo la 1-a. Kiam Johano venkis, li decidis eniri la urbon de Dinan, sed la urbanoj fermis la pordegojn. Li devis sieĝi la urbon dum tuta monato antaŭ ol la dinananoj kapilulaciis. Li tuj konstruigis tiun ĉefturon sur la bazo de pli malnova turo kaj plifortigis la ŝtonmuregojn. Tamen, Karolo kutime ne loĝis en Dinan, sed en sia kastelo de Nantes.

La ĉefturo konsistas el du mezaj turoj ligitaj per kurtino. Rimarkindas la krono de la trilobaj ĵettruoj. Origine, la turo estis kovrita per dupinta tegmento, sed iam oni faligis ĝin por anstataŭigi ĝin per platformo por kanonoj.

La ĉefturo utilis kiel loĝejo por la guberniestro aŭ por militistoj kaj post la revolucio, kiel malliberejo.

Sur la tapiŝo de Bayeux estas pentrita la kastelo de la Dinantes. Oni vidas la armeon de Vilhelmo la 1-a, kiu atakas la kastelon kaj bruligas ĝin. La surskribaĵo diras, ke la duko de Bretonujo transdonas la ŝlosilon de la urbo, ĉar li kapitulacis. Tiu malnova kastelo situis en alia parto de Dinan, sed nuntempe restas nenio de ĝi, eĉ ne ruinoj. La loĝantaro de Léhon diras, ke tiu kastelo de la tapiŝo de Bayeux estas la kastelo de Léhon.

La pordego de la giĉeto[redakti | redakti fonton]

La pordego de la giĉeto

La nomo de la turo, giĉeto, devenas de truo borita tra la pordego por pli bone kontroli la piedirantojn, kiuj eniris la urbon aŭ eliris el ĝi.

La ogiva pordego estis fermita de herso kaj pordego, sed ne havis levponton. Krutaj fosaĵoj estis fositaj antaŭ ĝi. Historiistoj ne akordas pri la fakto, ĉu la fosaĵoj estis plenigitaj de akvo aŭ ne.

Rimarkindas la korbeloj, kiuj iam subtenis lignan galerion. En la periodo, kiam estis konstruita la turo, kanonoj ankoraŭ ne estis uzataj. La embrazuroj utilis al pafarkistoj por defendi la urbon kontraŭ alvenantaj malamikoj. Poste, por defendi la urbon kontraŭ atako de kanonoj, la muregoj estis plidikigitaj kaj plialtigitaj .

La turo de Coëtquen[redakti | redakti fonton]

La turo de Coëtquen

Jean de Coëtquen estis kapitano de Dinan de 1476 ĝis 1481, dum la konstruado de tiu turo. Tiutempe Francisko la 2-a, patro de Ana de Bretonujo, estis la duko de Bretonujo. Lia ĉefa malamiko estis la reĝo de Francujo, Ludoviko la 11-a. La francoj minacis, ili uzadis kanonojn, kiuj povis rompi la remparojn. Necesis do konstrui pli dikajn turojn kaj faligi tegmentojn por anstataŭigi ilin de platformoj. De 1477 ĝis 1487, ĉiuj loĝantoj de Dinan devis protekti la remparojn. Ili konstruis kontraŭeskarpon: grandan deklivon el tero kaj rokoj kiun oni nomas nun fosaĵoj. La vojo de la fosaĵoj ĝis la urbonomo de Dinan nomiĝas la fosaĵetoj.

Fakte, neniam iuj kanonoj pafis kuglegojn, ĉar kiam estis konata la malvenko de Saint-Aubin-du-Cormier, Dinan kapitulacis. La traktato de Verger en 1488 donis al Francujo multe da urboj, inter ili Dinan. En tiu traktato estis menciita, ke Ana ne rajtos edziniĝi sen la konsento de la reĝo de Francujo. Kelkajn semajnojn poste, la duko mortis pro ĉagreno.

Cent jarojn poste, dum la francaj religiaj militoj, la duko de Mercoeur loĝis en Dinan kiel ĉefo de la Ligo kontraŭ la protestantoj [2]. Liaj militistoj loĝis en la «kastelo», tio estas en la tri kunligitaj turoj. Problemo estis, ke la Dinananoj abomenis lin, sed ŝatis la reĝon Henriko la 4-a. La duko de Mercoeur masonfermigis la pordegon de la giĉeto kaj konstruigis galeriojn kaj terason interne de la muroj kun paftruoj por defendi la urbon kontraŭ malamikoj. Oni ne scias ĉu li estis vera katoliko aŭ ĉu li deziris estri sendependan Bretonujon, ĉar li estis kuzo de la familio Guise.

En 1598 la Dinananoj helpis la militistojn de la reĝo Henriko la 4-a eniri la urbon. Fakte, ekde 1593, la reĝo ne plu estis protestanto, sed katoliko. Fine la duko submetis sin al la reĝo kaj eliris el Bretonujo.

La horloĝturo[redakti | redakti fonton]

Horloĝturo en Dinan

La tiel nomata horloĝturo estas sonorilturo el la 15-a jarcento, 45 metrojn alta. Ĝi estas simbolo de la prospero de la urbo.

Kiam ĝi estis konstruita en 1470, ĝi estis nur gvatoturo. Poste, ĝi fariĝis alarmturo, ĉar oni timis fajregojn. Sonorilo estis metita en la turon en 1507 kaj la dukino Ana de Bretonujo estis elektita kiel baptopatrino de la sonorilo. La sonorilo aŭdiĝas ĉiun kvaronon de horo. Ĝi estis refandita en 1906.

En la horloĝturo okazis kunvenoj de la magistratoj ĝis la revolucio. Estis konservita en la turo la mono de la impostoj kaj la arkivoj de la urbo.

Antaŭ ol eniri la urbon, la bazaristoj devis pagi impostojn. Per tiu mono, la burĝoj de Dinan pavumis la stratojn, pi kio ili fieris. Dinan estis unu el la plej sanigaj urboj de Bretonujo (aŭ eble prefere unu el la malplej malsanigaj).

Trabfakaj domoj[redakti | redakti fonton]

Trabfakaj domoj en Dinan

Ankoraŭ nuntempe ekzistas pli ol 100 trabfakaj domoj en Dinan, el kiuj la plej malnovaj datiĝas de la 15-a jarcento. Kelkaj domoj havas korbelojn por protekti la fasadon kontraŭ pluvo. Aliaj havas protektitan parton sur la trotuaro por la klientoj, kiu samtempe pligrandigas la areon de la unua etaĝo.

La plejmultaj domoj apartenis al metiistoj kaj komercistoj. En la teretaĝo, oni ricevis la klientojn. En la unua etaĝo, oni loĝis kaj stokis varojn, kiel la ŝipveloj tekstitaj en Dinan el perlino kaj kanabo, kiuj vendiĝis ĝis Sudameriko.

Religiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko, sep monaĥejoj kaj monaĥinejoj staris en la urbo. Oni kutime diris: "Saint-Malo, urbo de korsaroj, Dinan urbo de preĝoj".[3]

La preĝejo Sankta Malo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo sankta Malo

La konstruado de la preĝejo sankta Malo daŭris de la fino de la 15-a jarcento ĝis la fino de la 19-a jarcento. La konstruaĵo, kies stilo estas gotika kaj renesanca, estas precipe fama pro siaj fenestroj de la komenco de la 20-a jarcento kaj pro la orgeno kaj ties diverskoloraj tuboj, fabrikita en Oldknow (Britujo) en 1889.

La preĝejo Sankta Savinto[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Saint-Sauveur (sankta savinto)

Sub la fundo de la preĝejo elŝprucas la anktiva fonto Ana, kiu donis la nomon al la urbo.

De la angla ĝardeno admireblas la absido de la 16-jarcenta baziliko Saint-Sauveur (sankta Savinto). Rivallon la Rufulo estis la frato de Geoffroy de Dinan. Li batalis kiel krucmilitisto, sed malliberigite, li promesis konstruigi preĝejon, se li liberiĝos kaj revenos en Dinan.

La konstruado komenciĝis ĉirkaŭ la jaro 1120. La tiama stilo estis romanika, sed en la 15-a jarcento, kiam oni faligis grandan parton de la preĝejo por plivastigi ĝin, oni rekonstruis en gotika stilo. Rimarkeblas simila du-stila konsturado en preĝejoj en Konstantinoplo pri la skulptaĵoj de floroj kaj de bestoj.

La cenotafo de Bertrand du Guesclin[redakti | redakti fonton]

La cenotafo de Bertrand du Guesclin troviĝas en la preĝejo sankta Savinto. Ĝi entenas ne la korpon, sed nur la koron de la fama konestablo de Francujo.

En 1380, Bertrand Duguesclin sieĝis la urbon Châteauneuf-de-Randon en Aŭvernjo. Li subite malsaniĝis kaj mortonta petis, ke oni entombigu lin en Dinan. La funebra procesio ekiris; en Le Puy, oni enbalzamigis lian korpon kaj metis la abdomenviscerojn en vazon. La vazo estis konservita en la preĝejo Sankta Laŭrenco en le Puy. En Montferrand, iom pli antaŭe, oni apartigis la karnon disde la skeleto kaj oni boligis la karnon, kiun oni entombigis en la preĝejo de la monaĥejo Cordeliers en Dinan. Nuntempe plu nenio ekzistas. En Le Mans, oficiro de la reĝo postulis ke la skeleto estu entombigita en la baziliko de Saint-Denis, pro tio nur la koro alvenis al Dinan kaj estis metita en tiun cenotafon.

La monaĥejo Cordeliers[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo fondiĝis en la 13-a jarcento. La aktualaj konstruaĵoj konstruiĝis ekde la 15-a jarcento. La monaĥejo loĝigis la ĝeneralajn ŝtatojn de Bretonujo en 1573 kaj 1634. Renovigita dum la 19-a jarcento, ĝi nun estas privata lernejo.

La haveno de Dinan[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la haveno de Dinan

La haveno de Dinan staras sur la dekstra bordo de la rivero Rance. Laŭirante la riveron almonten, oni atingos rapide la urbeton Léhon. Laŭirante alvalen, oni atingos Saint-Malo ĉe la marenfluejo de la rivero.

La rivero enfluas en la Manikon inter Dinard kaj Saint-Malo. Ĝi estas ĉirkaŭ 100 kilometrojn longa. La kluzo de Châtelier, iom pli avale ol Dinan, estas la limo inter dolĉa kaj sala akvoj.

La rivero estas barita ĉe sia enfluejo de la baraĵo kaj la kluzo de la tajdocentralo de la Rance.

Ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Okazas regule Esperanto-lecionoj (Armor Esperanto) en la urbo kaj eblas uzi la servojn de Pasporta Servo proksime.

En 2014 inter la 09a kaj 16a de aŭgusto (kun antaŭkongreso ekde la 07a) okazos la 87a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. France: « Avant que la nuit soit, vous avouerez votre tort devant tous les seigneurs ou de honte je mourrai ! »
  2. Histoire de la France et des Bretons Joël Cornette Ed.Seuil 2005
  3. France: "Saint-Malo : ville de corsaires ; Dinan : ville de prières."
  4. Site de la mairie de Dinan

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Franclingve: