Dinaraj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Bildo de la dinaraj arbaroj, Lika.

La dinaraj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktiso ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-unuo "eŭropaj-mediteraneaj montaraj miksaj arbaroj". Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Balkana Duoninsulo.

Situo

La dinaraj miksaj arbaroj konstituas montarbaran regionon de Dinara Montaro. Tiu montaro etendiĝas laŭlonge de la orienta marbordo de Adriatika Maro kaj okupas areon de 58 200 km² en Slovenujo, Kroatujo, Montenegro, Bosnujo kaj Hercegovino, Serbujo, norda Albanujo kaj norda Italujo.

Priskribo

Nacia Parko Kozara, Bosnujo kaj Hercegovino.

La klimato de la ekoregiono estas humida kaj ekstreme humida. La atingopovo de precipitaĵo ĝenerale superas 1 500 mm kaj atingopovoj inter 2 000 kaj 3 500 mm estas komunaj. Maksimumoj mezuritaj en la landinterno de Golfo de Kotor superas jarajn averaĝojn de 4 500 mm ( en la vilaĝo Crkvice ), la plej alta precipitaĵo en Eŭropo kaj unu el la plej altaj de la norda duonsfero. Ĝi situas en la modera klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun humidaj someroj (Cfs) kaj montaraj neĝaj klimatoj (Dfs). Kaŭze de neĝa abundeco kaj lavangoj, altmontaraj biotopoj estas komunaj por ĉiuj altaj montoj. Pluraj etaj glaĉeroj ankoraŭ restas en Durmitor kaj Prokletije, la plej altaj montarmasivoj.

Kun la alta precipitaĵo kaj la abundego de kalkoŝtonoj, karstaj reliefoj estas superregantaj.

Kaŭze de la larĝa altituda atingopovo de tiu ekoregiono la plej altaj altitudoj (super 1 500 m) estas kovritaj de koniferaj arbaroj, kaj pli malalte troviĝas miksaj deciduaj arbaroj.

La konifera zono estas dominata de ordinara piceo, blanka abio kaj nigra pino kun kunmikso de eŭropa fago. La superreganta specio de la pli malaltaj altitudoj inkludas diversajn falfoliajn kverkojn (Quercus frainetto, Quercus pubescens, Quercus cerris) kaj orientan karpenon. Fraxinus ornus markas la submediteranean zonon por regionoj sub 600–1000 m (ekde la nordo al la sudo).

Fitogeografie, la ekoregiono estas parto kaj de la Adriatika kaj de la Orient-mediteranea provincoj ene de la Holarktisa Regno (laŭ la tipologio de Armen Takhtajan).

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj