Dinastio Karađorđević

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinastio Karađorđević
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Lando Princlando Serbio • Reĝlando Serbio • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Karađorđe vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Reĝa krono de Serbio (dinastio Karađorđević)

La dinastio Karađorđević [karaĝorĝeviĉ] (serbe Карађорђевићи / Karađorđevići, "Idoj de Karađorđe") estis reganta reĝa dinastio en Serbio kaj pli poste en la jaroj 1918 - 1929 en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj kaj en la jaroj 1929 - 1946 en Reĝlando Jugoslavio. Kiel fondinto de la moderna dinastio estas konsiderata Đorđe Petrović, nomata Karađorđe ("Nigra Đorđe", "Nigra Georgo"), kiu mortis en la jaro 1817. Post lia morto venis en Serbio al potenco la dinastio Obrenoviĉ kaj ekde tiu tempo la dinastio Karađorđević gvidis sangbatalon pri regado kontraŭ la dinastio Obrenović. Nur en la jaro 1903 ili fine fariĝis regantoj de Serbio. En la jaro 1946 ĝi perdis la tronon, kiam Komunista Partio venis en Jugoslavio al potenco. Petro la 2-a Karađorđević neniam abdikis.

Regantoj[redakti | redakti fonton]

Regantoj en Serbio

Regantoj en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj

Regantoj en Reĝlando Jugoslavio