Dinastio Ming
Historio de Ĉinio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ANTIKVA | |||||||
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj | |||||||
Dinastio Xia 2070–1600 a.K. | |||||||
Dinastio Shang 1600–1046 a.K. | |||||||
Dinastio Zhou 1045–256 a.K. | |||||||
Okcidenta Zhou | |||||||
Orienta Zhou | |||||||
Periodo de Printempo kaj Aŭtuno | |||||||
Periodo de Militantaj Regnoj | |||||||
IMPERIA | |||||||
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K. | |||||||
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E. | |||||||
Okcidenta Han | |||||||
Dinastio Xin | |||||||
Orienta Han | |||||||
Tri Reĝlandoj 220–280 | |||||||
Wei, Shu Han & Wu | |||||||
Dinastio Jin 265–420 | |||||||
Okcidenta Jin | Dek ses regnoj 304–439 | ||||||
Orienta Jin | |||||||
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj 420–589 | |||||||
Dinastio Sui 581–618 | |||||||
Dinastio Tang 618–907 | |||||||
( Dua Zhou 690–705 ) | |||||||
5 Dinastioj k 10 Regnoj 907–960 |
Dinastio Liao 907–1125 | ||||||
Dinastio Song 960–1279 |
|||||||
Norda Song | Okc. Xia | ||||||
Suda Song | Jin | ||||||
Dinastio Yuan 1271–1368 | |||||||
Dinastio Ming 1368–1644 | |||||||
Dinastio Qing 1644–1911 | |||||||
MODERNA | |||||||
Respubliko Ĉinio 1912–1949 | |||||||
Ĉina Popola Respubliko 1949–nun |
Respubliko Ĉinio (Tajvano) 1945–nun | ||||||
Rilataj artikoloj
| |||||||
La dinastio Ming (ĉine: 明朝, pinjine: míng cháo) regis de 1368 ĝis 1644 en Ĉinujo, haltiginte la mongolan fremdregadon de la dinastio Yuan kaj finis en la 17-a jarcento per la dinastio Qing
Historio
Fondiĝo
En la jaro 1368 la ribelestro Ĵu Juanĵang, kiu gvidis rupon de la ruĝaj turbanoj kontaŭ la estreco de la mongoloj, kroniĝis imperiestro en la ĉina urbo Nankino kaj fondis la dinastion Ming. En 1363 li sukcesis surakvan venkon kontraŭ sian plej gravan kontraŭulon, la Han-princon chen You-liang kaj tiel mutigis ankaŭ aliajn kontraŭulojn en la sekvaj jaroj. Samtempe li komencis organizi la adminstracion kaj jam en 1363 eldonis 38 milionojn da moneroj. En la jaro 1368 lia armeo forpelis la ĥanon Togan Timur el Pekino kaj tiel ĉesigis la mongolan regadon.
Jam en 1380 okazis proceso de la imperiestro kontraŭ iama konfidulo, en kiu estis fine enmiksitaj 15.000 homoj. Tiel la tuta potenco koncentriĝis ĉe la imperiestro, kiu rekte regis ĉiujn ministerion, tio estas sen la imperiestra sekretariejo. La posteno de grandkanceliero aŭ ĉefministro estis de tiam malpermesita. En la jaroj 1385 kaj 1390 la imperiestro ripetis tiajn procesojn.
Tamen Ĵu Juanĵang tenis la kronon 31 jarojn kaj ege potencigis la feŭdan aŭtokratian centralizismon; li mortigis meritoplenajn korteganojn, fortigis la imperiestran potencon, subpremis opozician forton. La administracia aparato de la dinastio Ming supervivis dum la sekvaj ducent kvindek jaroj kvankam la loĝantaro ege kreskis kaj okazis grandaj ekonomiaj ŝanĝoj. Ĝi restis modelo por la sekvaj registaroj ĝis la jaro 1911.
Sekvaj regantoj
Post la forpaso de Ĵu Juanĵang, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro Jianŭen, poste estis venkita de sia onklo Ĵu Di, la imperiestro Ĉengzu post enkroniĝo. Tiu lasta translokigis la ĉefurbon al Pekino, en la jaro 1421.
Kvankam la dinastio Ming potencigis la centralizismon, tamen pluraj imperiestroj estis sentalentaj aŭ tro junaj, ne administris la kortegajn aferojn, tiel la regpotenco falis en la manojn de eŭnukoj, kiuj malversaciis kaj ĉantaĝis, persekutis honestajn korteganojn, pro tio la reĝimo pli kaj pli koruptiĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj akriĝis. En la meza tempo de la dinastio Ming okazis multaj kamparanaj ribeloj, kiuj tamen estis subpremitaj.
En la dinastio Ming estis fama politikisto nomata Ĵang Juĵeng. Por mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj savi la regadon de la dinastio Ming, li praktikis reformadon. Li reordigis la administradon super oficistoj, vigligis agrikulturon, jungis riverojn, reduktis impostojn kaj publikajn servojn, tiel li certgrade malpezigis la ŝarĝon de la popolo.
La agrikulturo de la dinastio evoluis iom pli ol en la antaŭa dinastio, evoluis ŝpinteksado kaj porcelanado, plimulte evoluis ankaŭ ekspluatado de fererco, kuprofandado, peperfarado, ŝipfarado kaj similaj. Evoluis la eksteraj ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj. La navigisto Ĵeng He sepfoje navigis al pli ol 30 landoj kaj regionoj de Azio kaj Afriko. Tamen post la meza tempo de la dinastio, Ĉinio estis agresita de Japanio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando.
En la dinastio la komercaĵa ekonomio evoluis kaj aperis kapitalisma ĝermo. En la komenco de la dinastio en la socio estis multe da dezertoj sen mastro. La imperiestro Taizu kolektis migrantojn, reduktis aŭ eliminis impostojn, pro tio ege multiĝis la memkultivistoj. Tabako, batato, maizo, arakido kaj aliaj novaj agrikulturaj specoj sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion. En tiu tempo relative altnivele disvolviĝis metio inkluzive de porcelanado kaj ŝpinteksado. Precipe en silkŝpinteksado aperis metiejoj kun dekoj da tekstiloj kaj dungitaj metiistoj. Tio montras, ke en Ĉinio jam aperis malforta ĝermo de kapitalismo. En la dinastio multiĝis la specoj de komercaĵoj, oftis interŝanĝoj. En tiuj lokoj, kie abundis produktaĵoj kaj oportunis trafikado, jam formiĝis komercaj centroj grandaj kaj malgrandaj. Aperis prosperaj urboj, kiaj Pekino, Nankino, Suĵou, Hangĵou kaj Kantono.
En la dinastio furoris okparta eseo en ŝtata ekzameno. Tre prosperis la verkado de romanoj, presiĝis la romanoj “Ĉe Akva Rando”, “Tri Regnoj”, “Pilgrimado al Okcidento” kaj aliaj. Cetere aperis nombro da klasikaj verkoj, ekzemple, “Vojaĝnotoj de Xu Xiake”, “Kompendio de Medicinaj Materialoj” kaj ankaŭ verkoj pri agrikulturo, metiarto kaj dokumentoj.
En la lasta periodo de la dinastio, la agroj ege multe aparteniĝis al la imperistra familio, regnestroj kaj similaj, impostoj pli kaj pli peziĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝis. Iuj oficistoj esperis mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj postulis bremsi privilegiojn de eŭnukoj kaj burokratoj. Ili, titolitaj kiel “donglin-anoj”, lekciis kaj komentis la politikajn aferojn. Tamen poste ili estis persekutitaj de burokratoj kaj eŭnukoj. Tio ankoraŭ pli malkvietigis la socion.
Ankaŭ la kontraŭdiroj en la kamparo akriĝis. En 1627 en la provinco Ŝanŝjio aperis trosekeco, oficistoj devigis pagi impostojn, tio incitis ribelon de kamparanoj. Miloj kaj miloj da malsatuloj organiziĝis kiel kamparanaj ribelaj armeoj. Kiam en 1644 kamparanaj ribelantoj konkeris Pekinon, la imperiestro Ĉongĵen sin pendumis.
Falo de la dinastio Ming
Komenciĝis la falo de la dinastio per atakoj de la Manĉuoj, al kiuj aldoniĝis kamparanaj ribeloj.
Kiam la armeo Ming mortigis en la jaro 1583 familianoj de la manĉu-princo Nurhaci, tiu iĝis malamiko de la Ming. En 1619 li venkis kvar armeojn de la Ming, kiuj samtempe atakis lin ĉe la monto Sarhu ĉe Mukden.
Samtempe pluraj misrikoltoj en la jaroj 1627/28 okazigis malsategon. Ribelis kamparanoj en Ŝenŝjio kaj Ŝanŝjio, kiuj gvidataj de Gao Qinĝiang, Li Zicheng kaj ankaŭ Zhang Xianzhong organiziĝis kaj fine celis la faligon de la dinastio. En aprilo de la jaro 1644 Li Zicheng invadis Pekinon kaj proklamiĝis imperiestro, la lasta imperiestro Chongzhen pendumis sin.
Tamen Li Zicheng mistaksis la financan situacion de Pekino kaj ne sukcesis restarigi ordon en la ĉefurbo. La generalo Wu Sangui, kiu estris la reston de la armeo Ming ĉe la norda landlimo fine aliĝis al la manĉu-princo Dorgon, kiu regis en la nomo de la sesjara manĉu-imperiestro Shunzhi. Ili marŝis al Pekino en la jaroj 1644/61 kaj fine forpelis Li Zicheng kaj fondis la dinastion Qing.
Ĝis 1662 ekzilitaj familianoj de la Ming starigis kontraŭimperiestrojn en suda Ĉinujo, kiuj restis tamen senefikaj.
Bibliografio
- Jacques Gernet : Die chinesische Welt (La ĉina mondo). suhrkamp taschenbuch. Frankfurt, Suhrkamp 1997. ISBN 3-518-38005-2
- Denis Twitchett, Frederick W. Mote : The Cambridge History of China. (La kembriĝa historio de Ĉinujo) Bd 7. The Ming Dynasty 1368–1644. Teil 1. Cambridge University Press, Cambridge 1988. ISBN 0-521-24332-7
- Denis Twitchett : The Cambridge History of China. (La kembriĝa historio de Ĉinujo) Bd 8. The Ming Dynasty 1368–1644. Teil 2. Cambridge University Press, Cambridge 1998. ISBN 0-521-24333-5
- Ray Huang: 1587, A Year of No Significance, The Ming Dynasty in Decline (1857, jaro de nesignifo, la deklino de la dinastio Ming). Yale University Press, New Haven 1982. ISBN 0-300-02518-1
- Fall of the Ming Dynasty. (Falo de la dinastio Ming) in: R Ernest Dupuy, Trevor N Dupuy: Collins Encyclopedia of Military History. HarperCollins, Glasgow 1993. ISBN 0-00-470143-7
- Jonathan Clements: Coxinga and the Fall of the Ming Dynasty (Coxinga kaj la falo de la dinastio Ming), Sutton Publishing, Phoenix Mill 2005, ISBN 0-7509-3270-8
Eksteraj ligiloj
- Tekstoj pri la dinastio Ming
- 15-a jarcento - giganta floto - ZDF
- La dinastio Ming ĉe la Minnesota State University (angle)
- Gravaj pentristoj kaj galerioj de la dinastio Ming ĉe China Online Museum (angle)
- Arto de la dinastio Ming ĉe la the Metropolitan Museum of Art (angle)
- La dinastio Ming (angle)
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda