Dinastio Wettin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dinastio Wettin
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Apero 10-a jarcento vd
Lando Reĝlando Saksio vd
Religio protestantismo en Germanio (escepte Saksio ekde 1697) kaj en Britio
katolikismo en Pollando, Portugalio kaj Belgio
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Theodoric I of Wettin vd
Branĉoj Ernestidoj • Albertidoj, branĉo de la dinastio Wettin vd
Regadoj
Margrafoj de Luzacio
Dum 1032
Margrafoj de Meißen
Dum 1089
Landgrafoj de Turingio
Dum 1247
Princoj-elektistoj de Elekto-Saksio
Dum 14231806
Reĝoj/granddukoj de Pollando-Litovio
Dum 16971763
Reĝoj de Reĝlando Saksio
Dum 18061918
Duko de Varsovio
Dum 18071815
Dukoj de Ernestaj duklandoj
Dum 14861918
Reĝoj de Portugalio
Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 18531910
Reĝoj de Britio
Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 19011917
Sekvanto Windsor
Imperiestroj de Hindio
Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 19011917
Reĝoj de Belgio
Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 1831nun
Caroj de Bulgario
Saksio-Koburgo kaj Gotao
Dum 18871946
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de la dinastio Wettin (albertida linio)

La dinastio Wettin [vetin] estis dinastio de germanaj margrafoj, princoj-elektistoj kaj reĝoj. Ili regis dum pli ol 800 jaroj en la teritorioj de la hodiaŭa federacia lando Saksio ("Supra Saksio"), partoj de Turingio kaj Luzacio. En la 18-a jarcento, du dinastianoj estis reĝoj kaj granddukoj de Pollando-Litovio en 66 jarojn longa persona unio Saksio-Pollando. La nomo devenas de la kastelo Wettin, germane Burg Wettin, en Wettin apud Halle. La familio Wettin estas unu el la plej aĝaj germanaj princaj familioj.

En 1032 ili fariĝis margrafoj de Luzacio, 1089 margrafoj de Meißen kaj 1423 princoj-elektistoj de Saksio. En 1247, post la morto de Heinrich Raspe la 4-a, ili ankaŭ iĝis landgrafoj de landgraflando Turingio.

En 1845 okazis decido nomata la "Lepsika Divido", laŭ kiu la dinastio disiĝis en du branĉojn, la "albertidan" kaj la "ernestidan". La Lepsika Divido estas konsiderata la plej grava misdecido de la saksuja historio. Ĝi malfortigis la dinastion Wettin por pluraj postaj jarcentoj kaj ebligis la plifortiĝon de Brandenburgio-Prusio anstataŭ Saksio kiel regiona grandpotenco.

La pli aĝa "ernestida linio" perdis la princo-elektistan rangon en 1547 al la pli juna "albertida linio", sed plu havis siajn posedaĵojn en Turingio, kiujn la ernestidoj dividis inter si en plurajn "Ernestajn duklandojn". Unu el tiuj ernestidaj flanko-linioj, la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao, poste fariĝis gravega en Eŭropo, havanta inter siaj anoj reĝojn de Britio ekde 1901 ĝis nun (ekde 1917 alinomita al "Windsor"), de Belgio ekde 1831, de Bulgario 1908-1946, kaj reĝaj edzoj de portugalaj kaj anglaj reĝinoj.

La pli juna "albertida linio" regis kiel reĝoj de Pollando-Litovio 1697-1763 kaj de Saksio 1806-1918.

Regnoj regataj de dinastio Wettin[redakti | redakti fonton]

Albertida linio[redakti | redakti fonton]

Saksio:

Pollando-Litovio:

  • 1697-1763 reĝoj de Pollando kaj granddukoj de Litovio
la kastelo Wettin vidata de la rivero Saale

Ernestida linio[redakti | redakti fonton]

"Ernestaj duklandoj": (nekompleta listo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz Werner Lewerken kaj aliaj: Die Ahnengalerie der Wettiner. Ausstellungskatalog der Rüstkammer, Staatliche Kunstsammlungen Dresden. Eldonejo Sandstein, Dresdeno 2006. ISBN 978-3-937602-70-7
  • Reiner Groß: Die Wettiner. Stuttgart 2007.
  • Jürgen Helfricht: Die Wettiner. Sachsens Könige, Herzöge, Kurfürsten und Markgrafen. Eldonejo Sachsenbuch Leipzig 4. Auflage 2007. ISBN 3-89664-044-5
  • Albert Herzog zu Sachsen: Die Wettiner in Lebensbildern. Graz, Wien, Köln 1995.
  • Hans Hoffmeister; Volker Wahl (eld.): Die Wettiner in Thüringen - Geschichte und Kultur in Deutschlands Mitte (Schriften des Thüringischen Hauptstaatsarchivs Weimar, Nr. 2). Arnstadt, Weimar, 1999. ISBN 3-932081-33-1
  • Frank-Lothar Kroll (eld.): Die Herrscher Sachsens. München 2004.
  • Jörg Rogge: Die Wettiner. Aufstieg einer Dynastie im Mittelalter. Ostfildern 2005. ISBN 3-7995-0151-7
  • Carl Freiherr von Keller: Tagebuch aus der Genealogie des Hauses Wettin, Leipzig 1881.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]