Dinga Barilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozkolora linio estas la kontraŭhunda Dinga Barilo

Dinga Barilo (angle Dingo FenceDog Fence) estas la plej longa nerompita barilo en la mondo, intencita por bari ŝipobredajn regionojn de Aŭstralio kontraŭ dingoj, la sovaĝaj hundoj, kiuj minacas ŝafaron kaj foje eĉ homojn. La longeco de la barilo estas 5320 kilometroj.

Ambaŭflanke de la barilo estas vojoj, laŭ kiuj itineras speciale dungitaj homoj, kiuj gardas tutecon de la barilo. Ekzemple, en Kvinslando ĉiu barila gardisto havas sian pecon de 300 kilometroj, kiun li kontrolas unufoje semajne (ĉ. 42 kilometroj ĉiutage).

La barilo estas 180 cm alta, 30 cm estas sub grundo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dekomence la barilo estis konstruata kiel kontraŭlepora, la laboro komenciĝis en 1884.