Dinornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skeleto de D. robustus.

La giganta moao (Dinornis) estas formortinta genro de birdoj el la familio de moaoj. Ĝi estis membro de la ordo Strutoformaj. Tiuj estas neflugaj birdoj kun sternumo sen karino. Ili havas ankaŭ distingan palaton. Ĝi estis endemia de Novzelando. Du specioj de Dinornis estas konsiderataj validaj, nome Dinornis novaezealandiae el la Norda Insulo, kaj D. robustus el la Suda Insulo.

Dinornis eble estis la plej alta birdo iam vivinta, kies inoj de la plej granda specio staris 3.6 m alte,[1] kaj unu el plej fortikaj, peza 230-240 kg[2] aŭ 278 kg[3] laŭ diversaj ĉirkaŭkalkuloj. La restoj de plumoj estas ruĝecbrunaj kaj similaj al haroj, kaj ŝajne kovris plej el la korpo escepte la subo de kruroj kaj plej el la kapo (plu malgranda parto de la kolo sub la kapo). La piedoj estis grandaj kaj povegaj, kaj la birdoj havis longan kolon kiu permesis al ili atingi altan vegetaĵaron. Rilate al ties korpo, la kapo estis malgranda, kun pinteca, mallonga, ebena kaj iome kurbeca beko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wood, Gerald (1983)
  2. Amadon, D. (1947)
  3. Campbell Jr., K. & Marcus, L. (1992)