Dinslaken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dinslaken
Blazono
Dinslaken (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Dinslaken in WES.svg
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Wesel
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°43′0″N 6°44′0″O  /  51.71667°N, 6.73333°O / 51.71667; 6.73333 (Dinslaken)
Alto super la marnivelo 20,5 - 113 m
Areo 47,67 km²
Loĝantaro 67379 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 0 20 64
Poŝtkodo 46535, 46537 kaj 46539
Aŭtomobila kodo WES
Oficiala kodo 05170008
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Sabine Weiss
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Platz d'Agen 1
46535 Dinslaken
Komunuma retejo www.dinslaken.de
v  d  r
Information icon.svg
Dinslaken, burga pordego

La urbo Stadt Dinslaken situas ĉe la malsupra Malaltrejno en la nordokcidento de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas distrikta urbo de la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo kaj en la regiona ligo Ruhr. Fine de decembro 2012 la urba komunumo havis 67 379 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Dinslaken preskaŭ samdistancas (ca. 13 km) de Oberhausen en la sudoriento kaj Wesel en la nordokcidento. Oriente la Naturparko Hohe Mark-Okcidenta Monastera Lando limas al Dinslaken.

Amplekso de la urboteritorio[redakti | redakti fonton]

La tuta areo de la urboteritorio sumiĝas je 48 kvadratkilometroj. La maksimuma etendiĝo nordsuden estas 8,5 kilometroj, okcident-orienten estas 12,4 kilometroj. La plej alta punkto de la urboteritorio troviĝas je 113,0 m, la plej malalta punkto je 20,5 m super la marnivelo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Dinslaken limas norde al la komunumo Hünxe, oriente al la eksterdistrikta urbo Bottrop, sudoriente al la eksterdistrikta urbo Oberhausen, sude al la eksterdistrikta urbo Duisburg samkiel okcidente al la urboj Rheinberg kaj Voerde.
najbaraj komunumoj kaj urboj de Dinslaken

Urba subdivido[redakti | redakti fonton]

La urboteritorio estas subdividita en 10 urbopartojn (nombroj de loĝantoj laŭ fino de 2009):

  • Averbruch (6 155)
  • Blumenviertel (7 172)
  • Eppinghoven (4 185)
  • Bruch (12 975)
  • Grafschaft (578)
  • Hagenviertel (5 052)
  • Hiesfeld (16 548)
  • urbocentro (Innenstadt, 8 397)
  • Lohberg (6 022)
  • Oberlohberg (4 856)

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Elirpunkto de la historia evoluo de Dinslaken kredeble estis t.n. Motte, loĝaltaĵo kun fosaĵo kaj remparo surloke de la hodiaŭa kastelo. La nomo Dinslaken klariĝas el la ĝis en la 1950-aj jaroj en la urboteritorio ekzistantaj marĉlagetoj, tiel nomataj Laken. En la 12a jarcento Dinslaken estis unuafoje dokumente menciata en katastro- kaj rentolibro de la monaĥejo Werden kiel „Lake juxta instincfeld“ (Lake ĉe Hiesfeld). Samtempe ankaŭ estia konstruata kastelo, kiu estis fortikata en 1420 sekvatempe uzata kiel „sorĉistino“-malliberejo. Jam en 1273 grafo Dietrich la 6a koncesiis al la komunumo urboprivilegiojn. En Dinslaken la metiistoj koncentriĝis tiutempe antaŭ ĉio sur la produktado de drapo kaj tolo. La 21an de septembro 1412 grafo Adolf la 4a elfaris dokumenton, en kiu li koncedis al la urbo Dinslaken „Wollenamt“ (drapfarista gildo). En 1478 Dinslaken ricevis foirprivilegion kaj aliĝis en 1540 la Hanson.

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Dum la Tridekjara Milito la kastelo Dinslaken en 1627 estis konkerata de nederlandaj trupoj kaj forbruligata, tamen poste rekonstruata. Nur en 1770 fulmobato trafis kaj grave domaĝis la turon de la kastelo kaj oni alifunkciigis la kastelon kiel sidejo de la financestro

En 1709 kurierpoŝto ekiranta de Wesel menciis la nomon „Dinslaken“, ekde 1712 jam ekzistis regula poŝtkaleŝa interligo ekde Duseldorfo tra Dinslaken ĝis Wesel. En 1753 la urbo iĝis sidejo de kolegia landjuĝejo en la duklando Kleve. en 1784 Dinslaken havis 870 loĝantojn.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Post kiam Dinslaken post la Napoleonaj Militoj en 1816 revenis al Prusio, oni fondis la distrikton Dinslaken kaj kunigis ĝin en 1823 kun la distrikto Asindo al la nova distrikto Duisburg. Nur la 1an de aprilo 1909 reekzistis distrikto Dinslaken, post kiam la teritorio apartenis ekde la 8a de decembro 1873 al la distrikto Mülheim ĉe Ruhr kaj ekde la 20a de aprilo 1887 al la distrikto Ruhrort. dum la martorevolucio en 1848 oni fondis civitanan armeon por la konservado de la ordo, la 4-an de majo princo Vilhelmo de Prusio (la posta imperiestroVilhelmo la 1a) vizitis la urbon.

En 1850 ekestis kadre de la industriigo gluaĵofabriko, poste ankaŭ sparkilfabriko kaj en 1873 fergisejo. La familio de Fries akiris la kastelon Dinslaken en 1853 kaj establis tie agrikulturon kaj brandfarejon. La ekonomian gravecon de Dinslaken diveneblas precipe pro la finkonstruo de la infrastrukturo. En 1855 Dinslaken havis 1.752 loĝantoj. La 1an de julio 1856 konstrutempo de nur du jaroj la Cöln-Mindener Eisenbahngesellschaft (fervojasocio) ekfunkciigis la etapon Oberhausen–Dinslaken de la Nederlandlinio, kaj sekve ĉesis la poŝtkaleŝa trafiko. Por la eksplodo de la kolerao en 1866/1867 la loĝantonombro provizore malpliiĝis. En 1871 vivis 2.147 homoj en Dinslaken. En 1883 oni fondis la malsanulejon St. Vincenco, en 1890 oni konstruis fajrobrigadejon kaj fondis la lokan grupon de la tiam socialisma partio SPD. Samjare formixis la Kolpingsfamilie, katolika submajstra kaj laborista asocio.

Dum la jaro 1884 unuafoje oni ofertis pli ol 10.000 bestojn sur la brutfoirejo de Dinslaken, kiu jam dum la antaŭaj jaroj efikis ekonomian prosperon kaj faris Dinslaken centro ĉe la Malaltrejno. En 1896 nova oficjuĝejo esti finfarata, kiun oni poste uzis ankaŭ kiel urbodomo. Samjare August kaj Josef Thyssen fondis en Dinslaken oHG (komerca societo); en la jaro 1897 komenciĝis la konstruado de la laminejo „Deutscher Kaiser“. Samjare ekestis la unuaj sportasocioj de Dinslaken.

19001929[redakti | redakti fonton]

En 1900 la urbokonsilantaro de Dinslaken decidis la konstruadon de akvopreparejo kaj de gasfarejo samkiel la reakiro de la kastelo en Dinslaken, dume la unua tramo de Dinslaken ektrafikis. Tri jarojn poste la urbo starigis la unuajn stratlanternojn. En 1906 komencis la ĝis 1912 daŭra konstruado de la minejoLohberg“, kie oni unuafoje povis elminigi karbon. La 1-an de aprilo 1909 refoje oni fondis distrikton Dinslaken. Samjare la iama kastelo estis aranĝata kiel distriktodomo, tamen antaŭ ol la laboroj komencis, parto de la establaĵo estis bruldetruata. La brutofoiro intertempe pligraviĝis, tiel ke samjare oni ofertis 33.500 brutoj. Jam ekde 1908 la „Dinslakener Generalanzeiger“ aperis kiel unua ĵurnalo en Dinslaken, en 1910 oni istalis popolbibliotekon. En 1913 Dinslaken havis pli ol 10.000 civitanoj. Sekvajare la Minejo Lohberg elminigis 27.000 tunojn da karbo. Tramlinio ekde la stacidomo ĝis Lohberg ekfunkciis. Dum la Unua Mondmilito la en 1914 konstruita bruthalo transfunkciigis kiel militkaptitejo kaj en 1916 nova stacidomo establiĝis. En 1917 la urbokonsilantaro donis la honorcivitanecojn kaj al la ŝtalindustriisto August Thyssen kaj ankaŭ al la ĉefgeneralo iom sukcesa komence de la Unua Mondmilito Paul von Hindenburg, kiu en 1933 kiel regnoprezidento enoficiigos Adolf Hitler kiel regnokanceliero. Samjare la ĝis tiam memstara komunumo Hiesfeld estis enkomunigata al Dinslaken.

Fine de la milito en 1918 kunvenis laborista kaj soldata konsilantaro (soveto), dume la urbokonsilantaro decidis formi civitanan armeon. Dum la balotoj por la nacia asembleo ekestis tumultoj precipe pro konfliktoj inter burĝoj kaj komunistoj, kiuj kulminis, kiam oni mortpafis komuniston en Lohberg. Do sekvajare ribelantaj laboristoj kaj soldatoj okupis kiel „Ruga Ruhr-Armeo“ la urbon, kaj samjare la mindirektoro de Lohberg estis viktimo de murdatenco. Kiam Francio kaj Belgio okupis la Ruhr-regionon je la 11-a de januaro 1923 pro ŝuldataj reparaciopagoj laŭ la [[kontrakto de Versaille, belgaj trupoj ankaŭ enmarŝis en Dinslaken. La urbo, ekonomie malfortigata pro la komenca inflacio kaj amasa senlaboreco, samjare komencis presi propran monon, tamen mallonge poste ankaŭ en Dinslaken oni enkondukis la monsistemon Rentenmark valida ĝis 1948. La ĝeneralaj tumultoj, speciale en Lohberg, tamen daŭris, okazis propolitikaj murdoj kaj la laborado en la minejo Lohberg ĉesis. En 1924 la Belgaj okupantoj evakuis el Dinslaken, kaj la elminado de karbo rekomencis. Ankoraŭ samjare la urbo refortiĝis ekonomie de la tumultoj. En 1926 la ŝtaluzino August-Thyssen-Hütte kaj la Laminejo Dinslaken fuziiĝis al „Vereinigte Stahlwerke AG“ (unuiĝintaj Ŝtaluzinoj). Du jarojn poste fondiĝis la konstruokooperacio „Hausbau GmbH“. En 1930 oni konstruis plian tramlinion al Hiesfeld.

Nacisocialismo kaj Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1930 ekestis la loka grupo de la NSDAP, mallongan tempon poste organiziĝis la Hitler-Junularo. Kiel kontraŭmovado en 1931 ekestis kun subteno de la KPD la „Batalligo kontraŭ la faŝismo“. En 1933 la urbokonsilantaro kunvenis eksklude la frakcianojn de KPD kaj SPD. Poste komencis la diskriminacio de judaj samcivitanoj, ekz. la nazioj ekskludis judojn oficiale el la brutfoiroj. En 1938 ili detruis la sinagogon kaj la judan orfejon samkiel vendejojn kaj loĝodomojn de judaj civitanoj. La juda lernejo estis fermita. Kie restis la 35 orfoj el Dinslaken, kiuj antaŭokule de multaj civitanoj de Dinslaken estis forpelitaj kune kun unu el siaj instruistoj kaj edukistoj kun kradĉarego, kiun devis ŝovi la plej aĝaj el la infanoj, tio ĝis hodiaŭ plejparte ne estas klarigita. Ilia sufervojo kondukis trans Kolonjo, Nederlando kaj Belgio. Oni supozas, ke nur malmultaj el la infanoj travivis la forpelon. Judaj viroj malpli aĝaj ol 60 jarojn – multaj el ili altdekoraciitaj soldatoj de la Unua Mondmilito – estis deportataj ekde Dinslaken al Sachsenhausen kaj Dachau. Dum la sekvaj jaroj la domo de la orfejo estis uzata de la NSDAP – hodiaŭ je tiu ĉi loko memorŝtono rememoras al la tiamaj krimoj. Al la t.n. judomigrado krome memoras skulpturo de artisto el Dinslaken, Alfred Grimm, proksime de la urbodomo de Dinslaken. De la iam ĉ. 250 judaj samcivitanoj en 1942 jam neniu vivis en la urbo.

Komence de la milito (1939) en Dinslaken estis ĉ. 7.480 loĝejoj.

Dum la Dua Mondmilito partoj de la erikejo de Kirchhellen estis konfiskataj por la konstruo de provizora milita flughaveno; jam en 1940 Dinslaken iĝis pro tio celo de aliancaj bombatakoj. En 1944 tiuj preskaŭ estas ĉiutagaĵoj kaj atingis provizoran supron en junio, kiam falis 130 grandeksplodaj bomboj sururben. Dum la 23-a de marto 1945 finfine aliancaj bombaviadilaroj komencis bombi Dinslaken sturmebla. 511 homoj, inter ili ankaŭ 40 deviglaboristoj, perdis siajn vivojn (fonto: urbarkivo, 22-a de marto 2005). Entute dum la Dua Mondmilito bombmortis en Dinslaken 739 nesoldatoj kaj 165 deviglaboristoj. Dinslaken estis detruata je pli ol 80 elcentoj. La matenon de la 24-a de marto 1945 Usonaj trupoj antaŭeniĝis trans la Rejnon al Dinslaken kaj finfine konkeris ĝin. Jam aprile en la okupata urbo la produktado de Minejo Lohberg reekkomencis. En majo la Usonaj trupoj fortiriĝis kaj Dinslaken iĝis parto de la Brita okupzono. Samtempe unuaj refuĝintoj el la orientaj teritorioj okupitaj de Sovetuniaj trupoj serĉis novan hejmon en Dinslaken.

Postmilita historio[redakti | redakti fonton]

En 1946 la militregistaro nomumis novan distriktan konsilantaron. Je la 1-a de aprilo laŭ Brita modelo ekvalidis nova komunumordo, meze de la monato okazis la unuaj liberaj kaj sekretaj balotoj al distrikta konsilantaro. Distriktestro iĝis Arnold Verhoeven. Septembre la civitanoj de Dinslaken unuafoje elektis novan urbokonsilantaron. Oktobre Wilhelm Lantermann estis elektata kiel urbestro. Kun subteno de la distrikto Dinslaken krome estis fondata popolaltlernejo.

En 1947 la ŝtalbendlaminejo, iam la plej moderna en Eŭropo, estis malmuntata, en 1948 la rubforigo modernigata kaj la lastaj ĉevalĉaroj de la urba veturilaro estis finfine anstataŭigataj per kamionoj. Samjare la Emscher estis preterfluigata en novan riverujon ĉe la sudokcidenta urborando. Samtempe komencis la elŝanĝo de la ĝistiamaj gaslanternoj per elektraj lanternoj, dum la rekonstruado de la urbo avancis. En 1950 Dinslaken nombris 32.651 loĝantojn rezulte de popola, profesia, loĝa kaj laboreja censoj. La grandbruta foiro, antaŭ malmultaj jardekoj ekonomia kolono de la urbo, samjare ĉesis. En 1954 malfermiĝis la konkursejo de trotĉevaloj kaj en 1959 Heinrich Lübke, kiel deputito de la distrikto Dinslaken estis elektata Federacia Prezidento.

Post kiam jam en 1955 banataj ŝvaboj kaj kroataj germanoj estis loĝigataj en la urboparto Hiesfeld, en 1960 oni alvarbis italiajn gastlaborantojn por la minado kaj la industrio, poste ankaŭ grekojn, koreojn kaj turkojn. En 1961 la nombro de loĝantoj ankoraŭ sumiĝis je 45.486, en 1969 jam je 55.300. Ekde 1971 elloĝiĝintoj el Pollando kaŭzis plian kreskadon de la loĝantaro. En 1973 Wilhelm Lantermann mortis post 26-jara oficado kiel urbestro, sia posteulo iĝis Karl Heinz Klingen. Samjare Dinslaken solenis sian 700-jaran urbojubileon.

En 1975 la distrikto Dinslaken estas unuigita kadre de la 2-a teritoria reformprogramo kun partoj el la distriktoj Moers kaj Rees al nova distrikto Wesel. Kun tio Dinslaken perdas la rezidejon de la distrikto. En 1978 Dinslaken transpaŝas la markon de 60.000 loĝantoj. Memore al la iama juda komunumo de Dinslakens al la fuĝintaj kaj forportitaj judaj civitanoj oni starigis memorplatojn, kiuj memorigas al la iama orfejo kaj al la detruita sinagogo. Ekde 1993 monumento de la artisto Alfred Grimm el Hünxe memorigu al la iam ekzista juda komunumo. Pli ol 30 judaj gastoj el la tuta mmondo estis invitata al unusemajnan viziton de la urbo okaze de la inaŭgurado de la memorejo.

Dum 1991 en Dinslaken okazis multo. En majo iom post iom enfluetis ĉ. 270.000 litroj da benzino el rompita naftodukto ĉe la germana aŭtovojo A3 en la teron. En Hiesfeld mallonge post tio supozeble termovoj kaŭzitaj de la minado difektis gaslinion, tamen la likon oni malkovris sufiĉe ĝustatempe kaj fermis ĝin. Proteste kontraŭ la karbopolitiko de la federacia registaro ministoj de la minejo Lohberg malsatstrikis je 1000 metroj malsupre de la tersurfaco. La striko disvastiĝis ankaŭ en aliajn minejojn. En 1996 brulis pli ol 100 memorigofajroj, ĉar la ministoj de la minejo Lohberg-Osterfeld timis la minacon kontraŭ siaj laborpostenoj, kiu realiĝis en 2005 per la malfunkciigo de la minejo. En 1997 la loĝantaro de Dinslaken superis la markon de 70.000.

Enkomunumigoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantoevoluo[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 19-a jarcento Dinslaken estis malgranda urbo kun malmultaj centoj de loĝantoj. La loĝantaro kreskis nur malrapide dum la paso de la jarcentoj kaj de fojo al fojo ĝi ankaŭ malkresketis pro multnombraj militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj. En 1784 en la urbo vivis 870 homoj, ĝis 1890 la loĝantonombro kreskis al 2.700. Kun la industriigo kaj la evoluo de la minado dum la 20-a jarcento plirapidiĝis la kreskado de la loĝantaro.

En 1917 la enkomunumigo de la plej granda parto de Hiesfeld (9.914 loĝantoj en 1910) alportis al Dinslaken kreskadon al 20.000 loĝantoj. Hiesfeld ĝis tiam estis kun sia areo de 4793,93 hektaroj la plej granda kampara komunumo en Prusio. En 1965 Dinslaken havis 50.000 loĝantojn. En la jaro 2003 la loĝantonombro atingis sian historian kulminon kun 71.193. Je la 30-a de junio 2006 la „ofica loĝantonombro“ por Dinslaken sumiĝis laŭ kompletigo de la Landa Oficejo por Informadiko kaj Statistiko de Nordrejn-Vestfalio je 70.127 (nur ĉefloĝejoj kaj post komparado kun aliaj llandaj oficejoj).

Jen tabelo pri la loĝantonombroj laŭ la respektiva teritoria stato. Ĉe tio temas pri censorezultoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la Statistika Landa Oficejo. la indikoj rilatas ekde 1871 al la „ĉeesta loĝantaro“, ekde 1925 al la „rezida loĝantaro“ kaj ekde 1987 al la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo“. Antaŭ 1871 la loĝantonombro estis konstatata laŭ malunuecaj esplormetodoj.

Jaro Loĝantoj
1784 870
1-a de decembro 1840 ¹ 1.526
3-a de decembro 1855 ¹ 1.752
1-a de decembro 1871 ¹ 2.147
1-a de decembro 1880 ¹ 2.576
1-a de decembro 1890 ¹ 2.700
1-a de decembro 1900 ¹ 4.000
1-a de decembro 1910 ¹ 8.323
8-a de oktobro 1919 ¹ 21.815
16-a de junio 1925 ¹ 25.229
16. de junio 1933 ¹ 26.284
17-a de majo 1939 ¹ 26.734
31-a de decembro 1945 26.817
29-a de oktobro 1946 ¹ 27.277
Jaro Loĝantoj
13-a de septembro 1950 ¹ 31.949
25-a de septembro 1956 ¹ 37.813
6-a de junio 1961 ¹ 43.776
31-a de decembro 1965 51.760
27-a de majo 1970 ¹ 54.731
31-a de decembro 1975 56.965
31-a de decembro 1980 59.473
31-a de decembro 1985 61.032
25-a de majo 1987 ¹ 62.458
31-a de decembro 1990 65.313
31-a de decembro 1995 69.148
31-a de decembro 2000 70.714
31-a de decembro 2005 70.189
30-a de junio 2006 70.127

¹ Censorezulto

Urboĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatrejoj[redakti | redakti fonton]

  • Burghofbühne Dinslaken
  • Burgtheater
  • Filou-Theater

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbhistoria Muzeo Voswinckelshof
  • Motor-Archiv-Krulik

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj de la mezepoka kastelo Dinslaken unue dokumentataj en 1163 estas partoj de la nuna urbodomo. Ĉi tie ankaŭ troviĝas la „Burgtheater“, la urba scenejo subĉiela. La Bollwerkskathe estas iama bakdomo origine el Hiesfeld, metata antaŭ konservitan pecon de la mezepoka urbomuro el brikoj. La ŝtona remparo origine estis 2,5 ĝis 3,0 metrojn alta. De ĝi konserviĝis nek rempar- kaj fososistemo nek la iamaj gardoturoj. La Voswinckelshof reiras al la 13-a jarcento kaj estas unu el kvar nobelorezidejoj en la urbo. En 1527 la posedantoj kontraktis kun la urbo, ke ili rajtas deŝiri pecon el la urbomuro por konstrui novan domon ekster la paso de la urbomuro La hodiaŭa, eble fine de la 18-a jarcento starigita konstruaĵo staras surfundamente de antaŭa konstruaĵo ekestinte 1527. Antaŭ la Unua Mondmilito la Voswinckelshof estis infanripozejo. Ekde 1955 tie loĝas la urbhistoria "Muzeo Voswinckelshof". Post kompleta konstruresanigo en 1999 ĝi estis remalfermata kaj ekde tiam ĝi ofertas multspecan ekspozici- kaj aranĝoprogramaron.

La evangela urbopreĝejo estis konstruata en la jaro 1720. La unua konstraĵo el la jaro 1653 forbrulis en 1717, estis novkonstrita kaj konsekrita en 1723. En la jaro 2000 la preĝejo estis fundamente restaŭrita kaj ekde tiam alirebla por ĉiuj kredantoj kaj vizitantoj.

Menciindaj konstruaĵoj ankaŭ estas la ventmuelejo en la urboparto Hiesfeld kaj la akvomuelejo, ankaŭ en Hiesfeld.

Naturo kaj libertempejoj[redakti | redakti fonton]

  • Tenderings-lagoj proksime de la nordokcidenta urboparto Bruch, tie ĉi precipe la plaĝobanejo.
  • biciklovojo laŭlonge de la rojo Rotbach kun Rotbach-lago kaj Emscher-riverfino

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Publika persontransporto[redakti | redakti fonton]

La stacidomo Dinslaken situas ĉ. 600 m nordoriente de la urbocentro. Ĝi estas servata de la

. La najbarurbojn kaj –komunumojn oni atingas per aŭtobuslinioj.

Aŭtovojoj[redakti | redakti fonton]

Dinslaken estas alligita al la aŭtoŝoseoj A 3 (E 35]]) kaj A 59 samkiel la nacia strato 8.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

La urbo Dinslaken disponas pri dek unu elementaj lernejoj, tri gimnazioj, du reallernejoj, tri mezlernejoj, unu integrita mezlernejo, du profesilernejoj, unu specialan lernejo kaj (antropozofia) Waldorf-lernejo.

Elstaraj urbanoj[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Douvermann (* ĉ. 1480, † ĉ. 1543), la malaltrejna skulpturisto kreis interalie la Maria-altaron de la monaĥejopreĝejo en Kleve, la Sep-Doloroj-Altaron de la parokpreĝejo St. Nicolai en Kalkar kaj la Maria-altaron de la katedralo de Xanten
  • Otto Wesendonck (* 25-a de januaro 1939), skulptisto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gisela Marzin: Dinslaken - bewegte Zeiten. Die 50er Jahre. Wartberg-Verl., Gudensberg-Gleichen, 1996, ISBN 3-86134-302-9
  • Gisela Marzin (Hrsg.): Dinslaken in alten Ansichten, Europäische Bibliothek, Zaltbommel, NL, 1988, ISBN 90-288-4728-6
  • Gisela Marzin: Dinslaken, wie es früher war, Wartberg-Verl., Gudensberg-Gleichen 2002, ISBN 3-8313-1030-0

Ligiloj[redakti | redakti fonton]