Dio - unu por ĉiuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dio - unu por ĉiuj
Aŭtoro Lev Tolstoj
Eldonjaro 1912
Urbo Moskvo
Eldoninto Posrednik
Paĝoj 150
vdr

Dio - unu por ĉiuj (Surata kafejo) estas rakonto de Lev Tolstoj. Ĝi estas originale verkita en la rusa lingvo kaj publikigita en Esperanto en 1912, laŭ traduko de Anna Ŝarapova.

La Esperanto-libro estas eldonita de la firmo "Posrednik" (Moskvo, Rusio) en 1912. La verko de 150 paĝoj aperis en libroserio "Tutmonda biblioteko je la memoro de Lev Tolstoj". La Rusia Ŝtata Biblioteko de Eksterlanda Literaturo (RŜBEL) listigas la verkon en rubriko: Русская литература-19 в.-Рассказы; УДК: 821.161.1-32"18"; ĉifro de depono: 1001702X, 00.A 151/56240; inventara numero: 2374729 (X).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En barata urbo Surat, grava centro de komerco, estas kafejo - loko, ofte vizitata de vojaĝantoj el diversaj landoj. Ĉi tie kelkaj eksterlandanoj ekis pridiskuti, kies dio estas vera, tamen ne povis atingi interkonsenton, ĉar ili apartenis al diversaj eklezioj.

Ili demandis ĉinian vizitanton, kiu ne partoprenis la diskuton. Li estis konfuceisto. Li rakontis al ili, ke dum sia vojaĝo lia ŝipo haltis ĉe la orienta bordo de insulo Sumatro. Tie li kun aliaj vojaĝantoj renkontis blundulon, kiu strebis kompreni, kio estas la Suno. Ĉiu el la vojaĝantoj provis klarigi pri esenco de la Suno, sed plimilto pensis, ke la Suno brilas nur por sia patrujo aŭ teritorio, kiun li vizitadis dum siaj marvojaĝoj. Nur unu maristo, kiu interesiĝis pri atingoj de scienco kaj navigis ĉirkaŭ la tuta mondo, povis doni veran respondon.

Fininte sian rakonton, la ĉino atentigis la vizitantojn:

Citaĵo
 Kiel oni komprenas la sunon, tiel same — Dion. Ĉiu homo volas, ke li havu sian apartan Dion, aŭ, almenaŭ Dion de sia patrujo. Ĉiu nacio volas enfermi en sian templon Tiun, Kiun ne povas enhavi la tuta universo. Kaj ĉu povas ia templo egalvalori tiun, kiun Dio mem konstruis, por kunigi en ĝi ĉiujn homojn per unu kredkonfeso kaj unu religio? Ĉiuj homaj temploj estas faritaj laŭ la modelo de tiu templo — mondo Dia. 

Li konkludis, ke tiu, kiu klare vidas la sunon, ne malestimu blindulon, kiu ne povas ĝin ekvidi aŭ vidas nur unu radion.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]