Diocezo de Monmouth

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Diocezo de Monmouth
Eklezia regiono Kimrio
Episkopo Episkopo de Monmouth
Rito Anglikana (Eklezio en Kimrio)
Katedralo St. Woolos, Newport
Retejo www.churchinwales.org.uk/monmouth/
 
vdr

La Diocezo de Monmouth estas diocezo de la Eklezio en Kimrio. Malgraŭ la nomo, ĝia Katedralo estas lokita ne en Monmouth sed en Newport — la "Cathedral Church of St. Woolos". Kialo por ne elekti la titolon de Newport estis interalie la ekzisto de Katolika Episkopo de Newport ĝis 1916. Tiu ŝajna anomalio estiĝis en 1921 kiam la diocezo estis kreita (el la orienta parto de la Diocezo de Llandaff) kun neniu loko por la katedralo ankraŭ trovita. pluraj elektoj estis prikonsideritaj, kiaj restaŭrado de Tintern Abbey, konstruado el nenio sur Ridgeway Hill en Newport, kaj (la fina elekto) pligrandigi St. Woolos, tiam paroĥa preĝejo; dume la nova diocezo, kovranta pli malpli la teritorion de la provinco de Monmouthshire, estis nomita "Diocezo de Monmouth". Antaŭ 1921 la areo estis la Arĥidiakonujo de Monmouth.

Estras ĝin la Episkopo de Monmouth, nuntempe Dominic Walker (elektita en 2003).

En siaj propraj vortoj, la diocezo "kovras la sud-orientan angulon de Kimrio, de Monmouth sude de Chepstow, okcidente laŭlonge de la t.n. "M4 corridor"[1] al Newport kaj la antaŭurboj de Cardiff, norde en la Valojn de Sud-Kimrio kaj oriente en la kamparajn areojn ĉirkaŭ Usk, Raglan, Abergavenny kaj la limon de Herefordshire".

En terminoj de Loka regado kaj administrado en Britio, la teritorio de la diocezo kovras la areojn de unuecigita aŭtoritato de:


Referencoj

  1. M4 corridor: ekvivalento de Silicon Valley laŭlonge de aŭtovojo M4

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Koordinatoj: 51° 40′ N 3° 00′ U / 51.667 °N, 3.000 °U / 51.667; -3.000 (mapo)