Diogenornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diogenornis estas formortinta genro de Strutoformaj birdoj kiuj vivis dum la Paleoceno. Ĝi estis priskribita en 1983 de la brazila sciencisto Herculano Marcos Ferraz de Alvarenga. La tipa specio estas D. fragilis. Dum dekomence oni konsideris ĝin membro de la familio Opistodaktiledoj, plua ekzameno de la fosiliaj restoj montris, ke ĝi estas tre simila al la modernaj reaoj, escepte pro pli mallarĝa beko kaj pli grandaj flugiloj. Laŭ Mayr, Diogenornis estas plej bone konsiderata tigo-grupa membro de la Reaedoj.[1] Ili kreskis ĝis ĉirkaŭ du trionoj el la grando de la moderna Amerika reao.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mayr, G. (2009). Paleogene fossil birds. Springer.