Diomedeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandaj albatrosoj
Sudreĝa albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Diomedea
{{{specioj de subdivizio}}}

Diomedea exulans
Vagalbatroso
Diomedea antipodensis
Antipoda albatroso
Diomedea amsterdamensis
Amsterdama albatroso
Diomedea dabbenea
Tristana albatroso
Diomedea sanfordi
Nordreĝa albatroso
Diomedea epomophora
Sudreĝa albatroso
Diomedea milleri
Diomedea thyridata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandaj albatrosojDiomedeoj estas marbirdoj de la genro Diomedea en la albatrosa familio de Diomedeedoj. La genro Diomedea iam inkludis ĉiujn albatrosojn escepte la specion de la Fulga albatroso (nuna Phoebetria fusca), sed en 1996 tiu genro estis kunigita kun la Talasarkoj kaj la Nordpacifikaj albatrosoj ambaŭ altigitaj al separataj genroj.[1] La grandaj albatrosoj mem formas du specikompleksojn, nome la vaganta kaj la amsterdama albatrosoj unuflanke, kaj la reĝaj albatrosoj aliflanke. La disigo de la grandaj albatrosoj en ses aŭ sep specioj estis akceptata de plej fakuloj, kvankam ne de ĉiuj.[2][3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Diomedea devenas el la greka heroo Diomedo, kiu, laŭlegende, estis portita de ŝtormo al Italio kaj estis surstrandigita kun siaj kompanoj kiuj iĝis konvertitaj al birdoj.[4]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Vagalbatroso kaj la Sudreĝa albatroso estas la plej grandaj el la albatrosoj kaj estas inter la plej grandaj el la flugantaj birdoj. Ili havas la plej grandaj enverguroj de ĉiu ajn birdo; nome ĝis 3.5 m el pinto al pinto, kvankam la averaĝo estas nur iome super 3 m. Grandaj masklaj plenkreskuloj de tiuj du specioj povas superi 11 kg de pezo, tiom fortikaj kiom grandaj cignoj.

vizaĝaj karakteroj el variaj specioj de la genro Diomedea.

La Grandaj albatrosoj estas ĉefe blankaj en plumaro kiam plenkreskuloj, ĉar la birdoj iĝas pli blankaj pro la aĝo. La du Reĝaj albatrosoj je ĉiuj aĝoj kaj la plej grandaj, plej aĝaj masklaj Vagalbatrosojn estas tute blankakorpaj, dum plenkreskaj inoj kaj pli junaj birdoj de aliaj specioj havas malhelajn makuletecajn markojn en la bordoj de siaj plumoj. Ĝenerale la plej malgrandaj specioj aŭ subspecioj kaj la junuloj havas pli malhelbrunan koloron. La ĵus malkovrita Amsterdama albatroso retenas la malhelbrunan plumaron de junulo eĉ dum plenkreskaĝo.

Habitato kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

La Grandaj albatrosoj havas teritoriojn tra la Suda Oceano, kaj nestumas (ĉefe) sur izolaj oceanaj insuloj. La vagalbatrosoj nestumas sur insuloj ĉirkaŭ la Suda Oceano, el la Atlantika Oceano (Suda Georgio kaj Tristan da Cunha), al la Hinda Oceano kaj la ĉeantarktaj insuloj de Novzelando. La reĝaj albatrosoj nestumas nur en la novzelandaj ĉeantarktaj insuloj, kun unu nekutima kolonio en la Duoninsulo Otago de Novzelando.

Sistematiko kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Genro Diomedea – Grandaj albatrosoj

La plej fruaj konataj fosilioj de la genro estas el meza Mioceno, de antaŭ ĉirkaŭ 12–15 mj. Tiam, la genroj Phoebastria kaj Diomedea jam estis diverĝintaj.

Fosiliaj specioj[5][6]

  • Diomedea milleri (Round Mountain Silt Meza Mioceno de Sharktooth Hill kaj eble Astoria Meza Mioceno de Oregono, Usono)
  • Diomedea sp. (Fina Mioceno de Duoninsulo Valdez, Antarkto)[5]
  • Diomedea sp. (Komenca Plioceno de Sudafriko)[5]
  • Diomedea sp. ( Komenca Plioceno de Ostovalo, Florido)[5]
  • Diomedea thyridata Wilkinson, 1969 (Supra Mioceno, fosilejo de Golfo Beaumaris, Aŭstralio) [7][8]

Almenaŭ 4 specioj estis trovitaj en kuŝejoj de komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Norda Karolino.[5] Tiuj povas en parto esti identaj kun la formoj jam menciitaj. La atribuo de la nepriskribitaj taksonoj al Diomedea estas provizora ĉar plej el ili estis malkovritaj antaŭ la disigo de tiu genro. Ĉefe la sudhemisferaj specioj probable apartenas al aliaj genroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nunn, G. B., et al., (1996)
  2. Penhallurick, J. & Wink, M. (2004)
  3. Rheindt, F. E. & Austin, J. (2005)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Olson, Storrs L. (1985): Section X, H, 1. Diomedeidae. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 208–210. Academic Press, New York.
  6. Haaramo, Mikko (2005): Mikko's Phylogeny Archive: Diomedeidae – albatrosses. Versio de 2005-11-15. Konsultita la 2006-09-25.
  7. Diomedea thyridata. zipcodezoo.com
  8. Beaumaris Bay Fossil Site, Beaumaris, VIC Profile. aussieheritage.com.au

Plia legado[redakti | redakti fonton]