Diomedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diomedo (Diomedes) estas antikva greka legenda persono, plej fama gvidanto de la troja milito, komandanto de 80 argos-aj ŝipoj.

Liaj famoj agoj estis la vundigo de Afrodite, murdo de Resos kaj la trakoj, forrabo de la sankta portreto de diino Palas Atene, kiu portreto protektsi Trojon.

Diomedo eksciis - reveninte el la milito - ke lia edzino iĝis malfida al li kaj oni pridiskutas lian pretendon je la argos-a trono. Li fuĝis en Italion, kie en Apulia fondis la urbon Argyrippe (pli poste Arpi) kaj fine packontraktis kun la trojanoj.

Diomedo estis estimata kiel heroo en Argos kaj Metapontum. Laŭ romiaj fontoj, Afrodite transformis liajn kunulojn al birdoj, kiuj setlis sur la Diomedo-insuloj ĉe bordo de Apulia kaj estis malamikaj al ĉiuj negrekaj personoj.

Vidu ankaŭ