Dionisios Solomos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dionisios SOLOMOS
Dionisios Solomos
Dionisios Solomos
Dato de naskiĝo 8-an de aprilo 1798
Loko de naskiĝo Zakinto, Grekio
Dato de morto 9-an de februaro 1857
Loko de morto Korfuo, Grekio
Nacieco greko
Sukcesis kiel verkisto
v  d  r
Information icon.svg

Dionisios Solomos (greke:Διονύσιος Σολωμός, 8a Aprilo 1798 - 9a Februaro 1857) estis Greka poeto el Zakinto. Li estas plej konata kiel la aŭtoro de la Himno al Libereco (greke:Ὕμνος εἰς τὴν Ἐλευθερίαν, Ýmnos eis tīn Eleutherían), el kiu la unuaj du strofoj, kun la muziko de Nikolaos Mantzaros, fariĝis la Greka nacia himno en 1865. Li estis la ĉefulo de la Heptanesa Skolo de poezio, kaj oni povas rigardi lin kiel nacia poeto de Grekio - ne nur pro tio, ke li verkis la nacian himnon, sed ankaŭ ĉar li kontribuis al la konservo de pli frua poezia tradicio kaj reliefigis ĝian utilon al moderna literaturo. Aliaj rimarkindaj poemoj inkluzivas Ὁ Κρητικός (La Kretulo), Ἐλεύθεροι Πολιορκημένοι(La Liberaj Sieĝitaj) kaj aliaj. La karakterizaĵo de lia laboro estas tio, ke neniu poemo escepte de la Himno al Libereco estis kompletigita, kaj preskaŭ nenio estis eldonita dum lia vivdaŭro.

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Libroj pri Dionýsios Solomós[redakti | redakti fonton]

  • angle Romilly Jenkins, Dionysios Solomós., Cambridge U.P., 1940.
  • angle Byron Raizis, Dionysios Solomos., Twayne, New York, 1972.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dionysios Solomos en la angla Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.