Dionysius Exiguus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dionizio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dionizio (nomo)
Dionysius Exiguus
Bildo de monaĥo en sia oficejo, mezepoka iluminita manuskripto.
Bildo de monaĥo en sia oficejo, mezepoka iluminita manuskripto.
Persona informo
Dionysius Exiguus
Naskiĝo 475
en "Minora Skitio"
Morto 543
en Romo, Italio
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo monaĥo • matematikisto • tradukisto • kanonisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dionysius Exiguus (ĉ. 500 - ĉirkaŭ 560) ("Denizo (aŭ Dionizio) la Malgranda") estis monaĥo de la 6-a jarcento el Dacio, nun en Rumanio, kiu kalkulis la kristanan eraon. Li estis klerulo kiu loĝis en Romo kaj laboris por la papo.

Je la jaro 1278 AUC, papo Sankta Johano la 1-a komisiis lin ĝuste kalkuli la daton de Pasko por la cent jaroj 1280-1379 AUC. Por ne daŭrigi la tradicion de la diokleciana erao, kiu memorigis pri la martiriga imperiestro Diokleciano, Dionysius utilis kristanan eraon. Por fari tion, Dionysius devis fiksi la daton de la naskiĝo de Jesuo Kristo, kiun li fiksis ĉe la 25-a de decembro 753 AUC. Do 754 AUC fariĝis jaro 1 ("epoko") en lia erao. Kaj en 1280 AUC, la jaro fariĝis 527 p.K. en la julia kalendaro.

Lia tabelo de Paskaj datoj fariĝis aŭtoritata, do lia kristana erao anstataŭis la romian eraon. Sed, ĝis la 8-a jarcento, kiam Beda Venerabilis popularigis la eraon en lia historio, ĝi estis plejparte afero de kleruloj.

25-a de decembro: laŭ tiama scio, la mondo estis kreita de Dio je la 25-a de marto. Do, logike, Kristo estis koncipita je la 25-a de marto. Tial li naskiĝis je la 25-a de decembro. La tago ankaŭ estis la tradicia tago de Kristnasko en Romo.

753 AUC: Tamen, Jesuo Kristo ne naskiĝis je 753 AUC: laŭ evangelioj, li naskiĝis sub la rego de Herodo la Granda, kiu mortis je 750 AUC aŭ 4 a.K. Sed Dionysius sekvis la plej bonan scion de sia tago kaj la eraro nun estas nekorektebla.