Dionizy Bielański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dionizy Bielański
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1939 (1939-04-07)
en Pollando
Morto 16-an de julio 1975 (1975-07-16) (36-jaraĝa)
en Kúty
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo piloto
vdr

Dionizy BIELAŃSKI (naskiĝis en 1939, mortis la 16-an de julio 1975) estis instruktoro de aviado, estinta piloto de Pola Popola Soldataro, la 16-an de julio 1975 pafalterigita super Ĉeĥoslovakio dum provo fuĝi al Aŭstrio.

Dionizy Bielański naskiĝis en volinia vilaĝo Staweczki en 1939. Post mezlernejo finita en Szklarska Poręba eniris al militista aviada lernejo en Dęblin. Post foriro de la armeo laboris kiel aviada instruktoro.

Al sia lasta flugo Bielański startis per civila aviadilo Antonov An-2 de Gawłówek, proksime al Bochnia. Kiam trapasis landlimon kun Ĉeĥoslovakio estis rimarkita de aviadilejo en Žilina kaj baldaŭ direkte al li startis ĉeĥoslovakaj militistaj aviadiloj: du ĉasaviadiloj MiG-21 kaj du lerno-batalaj Aero L-29 Delfín. Leĝo de Ĉeĥoslovakio ne permesis pafalterigi civilan flugmaŝinon. Tamen laŭ ordono de superuloj, ne reaganta al alvokoj pri subigo kaj avertaj pafoj Bieliński, je la 15:56, 8 kilometrojn de landlimo kun Aŭstrio, en ĉirkaŭaĵo de okcidentslovaka loko Kúty per serio de mitralo estis trafita de piloto de L-29, kapitano Vlastimil Navrátil.

Eldonante ordonon pafalterigi piloton Bielański ĉeĥaj militistoj asertis, ke la ordono alvenis de pola flanko, konkrete de generalo Wojciech Jaruzelski. Julie 2009 Oficejo de Publika Edukado de Instituto pri Nacia Memoro IPN malkaŝis noteton de Sekureca Servo diranta pri tio, ke Jaruzelski permesis (sed ne ordonis, kion ne rajtis en tiu ĉi situacio) pafalterigi la aviadilon. Laŭ la sama noteto Bielański estis en Pola Popola Respubliko akuzita pri ekonomiaj krimoj.

Pola ĵurnalisto kaj publicisto Wojciech Czuchnowski, referencante al praktiko de decida proceso en Varsovia Kontrakto, indikas verŝajnan partoprenon de regopovoj en Moskvo koncerne ordon-eldonon pafalterigi aviadilon fare de ĉeĥoslovakaj militistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Przemysław Wilczyński, [1] Dionizego Bielańskiego życie po życiu (Vivo post vivo de Dionizy Bielański), „Tygodnik Powszechny” (Universala Semajnrevuo), 154 lipca 2009