Diospyros montana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fruktoj de la monta diospiro

Diospyros montana ankaŭ nomata montara persimonujo aŭ tandamo estas specio el la genro diospiro, familio ebenacoj .[1]

Priskribo

Habituso kaj Folioj

Diospyros montana estas ĉiamverda, mezgranda arbo, kun alteco ĝis 15 m kaj trunka diametro ĝis 60 cm. La trunko estas dornhava kaj malhelgriza. La ekstera ŝeltavolo senŝeligas sin en neregulaj pecoj.[2] La branĉoj estas rondaj kaj komence lanugaj.[2]

La branĉoj havas alternsidajn kaj duvicajn foliojn. La lanuga folitigo havas kanelon kaj longas 0,5 ĝis 1,5cm . La folilimbo estas leda, brilanta kaj nedividita. Ĝi longas 3 ĝis 11cm kaj larĝas 1,4 ĝi 5cm. Ĝi estas ov-forma ĝis oblonga. la limbobazo estas nepinta ĝis korforma. Ambaŭ folisurfacoj komence estas lanugaj kaj poste kalvaj..[2]

Floraro kaj Floro

Diospyros montana estas dioika . Tri ĝis dek masklaj floroj staras flanken. La floraro estas cumo .[3] La floroj havas duoblan involukron. La masklaj floroj estas verdece blanka kaj kvar ĝi kvinop[4] La inaj floroj staras unuope en la foliakseloj.[2] Wn la masklaj floroj estas 16 ĝis 20 stamenoj.[3] la inaj floroj estas blankaj ĝis malhela rozkolora kaj aperas kvarope.[4] ĉiu kun kvar stilusoj, kiuj finiĝas per duforkaj stigmoj.

Frukto kaj Semoj

La frukto (montara persimono) estas globeca, 1 ĝis 4cm dika bero. Maturaj ili estas oranĝkoloraj kaj havas dolĉ-acidan kaj fruktecan guston.[4] kun kvar ĝis ok nigraj-brunaj semoj.[2]

Disvastigo

Diospyros montana aperas en Hindi (ekzemple en la montaro Okcidentaj Gatoj),[2] Srilankao, Nepalo, Birmo, Hindoĉinio , Tajvano, Malaja Insularo, Sulaveso[4] kaj en la tropikaj regionoj de Aŭstralio (norda Kvinslando kaj nororienta Okcidenta Aŭstralio).[1]

En Hindio Diospyros montana bone kreskas en sekarbaroj kaj ĉiamverdaj arbaroj ĝis altitudo de 800m.[2]

Utiligado

La fruktoj estas konsumataj freŝe. Ili ankaŭ estas uzataj en marmeladoj. Eblas ankaŭ fari el ili malfortan alkoholan trinkaĵon.

Taksonomio

La unua priskribo de Diospyros montana okazis en 1795 fare de William Roxburgh, en Plants of the Coast of Coromandel, 1, S. 37, tabulo 48.[3] Homonyme sind Diospyros montana Pancher & Sebert (Notice sur les bois de la Nouvelle Calédonie, 1873, S. 197) und Diospyros montana B.Heyne ex A.DC. (Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis, 8, 1844, S. 239).[5] sinonimo por Diospyros montana Roxb. estas: Diospyros cordifolia Roxb., Diospyros montana var. cordifolia (Roxb.) Hiern.[1]

Fontoj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Diospyros montana en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Diospyros montana Roxb. - Ebenaceae bei BIOTIK.
  3. 3,0 3,1 3,2 Erstveröffentlichung eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Diospyros montana bei globinmed.com.
  5. Diospyros montana ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Literaturo

  • Rolf Blancke: Farbatlas exotische Früchte: Obst und Gemüse der Tropen und Subtropen. Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3520-5.

Retligoj